*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA VENTEGO DE SHAKESPEARE ***

La Ventego
de
Shakespeare

Tradukita de
Ach. Motteau

Eldonata de
THE ESPERANTIST
LONDON


CHATHAM:
PRINTED BY W. & J. MACKAY & CO., LTD.


Antaŭparolo.

La plej malnova presita ekzemplero de La Ventego troviĝas en la foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell—ambaŭ kolegoj de Shakespeare—preparis en la jaro 1623ᵃ; kaj ĝia unua prezentiĝo okazis la 1ᵃⁿ de Novembro, 1611ᵃ, laŭ samtempaj raportoj.

Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la riĉege imagitan fantazion de tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturaĝo de ĝia kreinto unu el liaj lastaj ĉefverkoj—eble la lasta.

Al la Majstro, la Elpensinto de Esperanto!

Ĉu La Ventegon Esperantigante
Mi tro atencas? Diru al mi, Majstro.
Ho! ŝajnas mia Shakespeare tia fonto
Ke ĉiutage ĉerpas mi belaĵojn
En liaj helaj paĝoj! Do rigardu
Ne tro severe tiun ĉi libreton,
Malindan eĥon je l’ Avona Cigno.

A.M.


La Ventego.

Personoj:

⁂ La Agado havas lokon unue en ŝipo apud la landbordo, poste sur insulo.


[1]

Akto I.

Sceno 1.En ŝipo.—Ventega fulmotondra bruego aŭdata.

(Venas ŝipestro kaj subestro).

Ŝipestro.

Subestro!

Subestro.

Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas?

Ŝipestro.

Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle!

(Venas maristoj).

Subestro.

He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj, vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l’ mastro! . . . Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco!

(Venas Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo, kaj aliaj).

Alonzo.

Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj!

Subestro.

Mi petas ke vi restu malsupre.

Antonio.

Kie estas la ŝipestro, subestro?

[2]

Subestro.

Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi.

Gonzalo.

Neniel; estu pacienca!

Subestro.

Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin.

Gonzalo.

Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas.

Subestro.

Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! Sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (Al la maristoj). Vigle, kamaradoj! (Al la aliaj). For de tie ĉi, mi petas!

(Foriras).

Gonzalo.

Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malĝentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu por lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato!

(Ĉiuj foriras).

(Revenas la subestro).

Subestro.

Faligu la grandmaston! vigle! pli malsupren! Penu direkti la ŝipon al la maro! (Ekkrioj interne).[3] Malbenon al tiuj kriegoj! Ili bruegas pli laŭte ol la blovado, aŭ eĉ nia propra kriado! . . .

(Revenas Sebastiano, Antonio, kaj Gonzalo).

Ree? Ankoraŭ? Kion vi faros tie ĉi? Ĉu ni devos ĉesigi nian penadon kaj droni? Ĉu vi deziras iri al la marfundo?

Sebastiano.

Ha, peston al via faringo, kriemulo, blasfemanta malbenita hundo!

Subestro.

Nu, do, laboru vi mem!

Antonio.

Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino, insultema bruegulo! Ni ne tiel kiel vi timas droni.

Gonzalo.

Ho! lin mi asekuras kontraŭ la dronado, kvankam la ŝipo ne estus pli fortika ol nuksa ŝelo.

Subestro.

Direktu la ŝipon! Du gradojn plie, al la maro . . . haltu!

(Venas maristoj tute akvokovritaj).

Maristoj.

Ĉio estas perdita! ni preĝu! ni preĝu! Ĉio perdita!

(Foriras ĉiuj).

Subestro.

Ĉu niaj buŝoj malvarmiĝos? Kion?

Gonzalo.

La reĝo kaj la princoj ĉiuj preĝas:
Samstate ni kun ili preĝi devas.

[4]

Sebastiano.

Mi perdas paciencon.

Antonio.

Ni pereos
Per la maldiligento de drinkuloj—
(Al la subestro) Larĝfaŭka bruegulo, mi tre volus
Vin vidi droni en dek maralfluoj!

Gonzalo.

Pendonta, tamen, li post ĉio restos,
Ja, kvankam plendos ĉiu guto akva,
Kaj larĝe malfermiĝos por lin gluti . . .
(Ekbruoj interne) Ĉiel’ kompatu! nun fendiĝas ŝipo!
Adiaŭ do, edzino kaj infanoj!
Ho ve, adiaŭ, frato! ĝi fendiĝas!

Antonio.

Ni ĉiuj nun fundiru kun la reĝo! (foriras).

Sebastiano.

Ni iru tuj al li adiaŭ diri! (foriras).

Gonzalo.

Nun, volonte, mi ŝanĝus mil mejlojn da marakvo nur por seka terpeco, longa erikejo, bruniĝinta dornstipejo,[1] io ajn! Estu do la superega Volo! sed mi preferus seke morti.

(Foriras).

Sceno 2.Sur insulo.—Antaŭ la ĉambreto de Prospero.

(Venas Prospero kaj Mirando).

Mirando.

Karega patro, se per via povo
La maro tiel brue sovaĝiĝis,
Ho, trankviligu ĝin! Nun preskaŭ ŝajnas
Ĉiel’ malbonodoran peĉon vomi,
[5]
Se supraj ondoj ne estingos fajron . . .
. . . Suferis mi kun la malfeliĉuloj
Videble kiuj dronis en la ŝipo!
Kreitoj noblaj ili estis, eble,
Kaj, jen! nun estas ĉiuj disrompitaj . . .
. . . Ĝemegoj ĝis la mia kor’ atingis!
Se ia dio estus mi potenca,
En teron volus mi trapuŝi maron,
Prefere ol engluti belan ŝipon
Ŝarĝitan tute je animoj homaj! . . .

Prospero.

Ne plu miregu nun, kaj kvietiĝu;
Al via kompatema koro diru:
Ne malbonaĵ’ okazis.

Mirando.

Ho ve, patro!

Prospero.

Nenio, ja, filino, ĵus okazis
Krom tio, kion mi efektivigis
Por vi, filino mia, karulino!
Vi kiu ido estas nescianta,
Ĉar, nek vi scias pri l’elveno mia,
Nek konas min pli altan ol Prosperon,
La mastron de malriĉa tia loko,
Kaj simplan patron vian.

Mirando.

Mi neniam
Imagis plie.

Prospero.

Estas nun la tempo,
Kaj vin mi devas plie tuj informi.
—Forprenu la magian veston mian—

(Demetas la mantelon).

Magio, restu. Plu ne ploru, kara;
Konsolu vin. Terura la vidaĵo
[6]
De ŝippereo, kiun vi bedaŭras,
Okazis tiel, per magia povo,
Ke iu, kiu estis en la ŝipo
Nek mortis, nek eĉ haron tie perdis,—
—Kriegojn kvankam aŭdis vi kaj vidis
Fundiri ŝipon—Sidu, nun, Mirando,
Ĉar vi plimulte devas tuj sciiĝi.

Mirando.

Vi ofte jam al mi ekparoladis
Pri mia la deven’, sed ĉiam haltis,
Lasante min ankoraŭ nekonantan.

Prospero.

Sed nun la ĝusta horo fine venis,
La nunminut’ postulas ke vi aŭdu.
Obeu, aŭdu. Ĉu vi ne memoras
Epokon . . . aliloke ol ĉi tie? . . .
Memori vi ne povas, kompreneble,
Ĉar tiam vi ne estis eĉ trijara!

Mirando.

Sed iometon povas mi . . .

Prospero.

Memori?
Pri kio? pri personoj? domo? Nomu
L’imagon kiu en vi konserviĝis.

Mirando.

Kredeble estas sonĝo malproksima.
Sed ne memoro, kiun mi posedas . . .
. . . Ĉu servis min aŭ kvar aŭ kvin virinoj?

Prospero.

Virinoj multaj servis vin, Mirando!
Sed, kiel povis tia fakto loĝi
En via nematura la memoro?
Nu! vi memoras pri antaŭfariĝo . . .
Ĉu eble kiel vi ĉi tien venis?

[7]

Mirando.

Sed mi ne povas.

Prospero.

Antaŭ dek-du jaroj,
La patro via, dek-du jaroj antaŭ,
Regnestro estis, de Milano duko.

Mirando.

Ĉu vi, sinjor’, ne estas mia patro?

Prospero.

Patrino via ĉiam estis virta:
Ŝi diris ke vi ido mia estas,
Kaj via patro, duko de Milano,
Heredontinon unu sole havas:
Princino rajte estas ŝi naskita.

Mirando.

Ĉiel’! per kia perfidaĵ’ ni perdis
Grandecon tian? Ĉu por nia bona,
Ĉu malfeliĉa sorto?

Prospero.

Ambaŭ, kara.
Perfido nin forpelis el Milano,
Sed ni beniĝe tien ĉi alvenis.

Mirando.

Ho! mia kor’ sangadas ĉe la penso
Je la malhelpo kiun mi vin kaŭzis.
—Mi kvankam ne rememoriĝas tion—
Bonvolu vi daŭrigi.

Prospero.

Via onklo,—
Jes, mia frato Antonio—Aŭdu!
—Ke frato povis tiel perfidiĝi!—
Krom vi mem, homo, kiun mi koramis
La plej en mondo—kiu eĉ regadis
Duklandon mian, tiam la unuan,
[8]
Ĉar estis mi el dukoj la plej alta!
Precipe fama per indeco mia,
Mi artamulo brilis senegala;
Lernante tempon mi libere uzis,
Regadon forlasinte al la frato . . .
Del’ lerno l’ amo tiel min okupis
Ke fremda mi fariĝis al la ŝtato.
Perfida onklo via . . . Ĉu vi aŭdas?

Mirando.

Sinjoro, tre atente.

Prospero.

Nu, li frue
Ricevis prince multon da petantoj,
Rifuzis kelkajn, kelkajn kuraĝigis,
Kaj malobeon punis. Li renomis,
Li anstataŭis eĉ sekvantojn miajn,
Aliformigis ilin; ĉar li havis
Ŝlosilon oficejan, ja, la homan,
Kaj laŭdi lin regnanojn li instruis;
Ĉar kiu flatis plej l’ orelon lian
Profiton plej ricevis. Nun li estis
Hedero princan trunkon vualanta,
Suĉanta eĉ verdaĵon mian propran!
—Vi ne aŭskultas . . .

Mirando.

Patro, tre avide!

Prospero.

Atentu, kara! . . . Mi, konfidemulo,
Pri ŝtataferoj nun ne plu zorgante,
Al pliboniĝo de klereco mia
Dediĉis tempon: la malica frato
Profitis. Malgraŭ mia grandanimo,
Solece, mi fariĝis nekonato . . .
Malbona sento movis Antonion
Vidantan min senlime lernamulon
Konfido mia naskis kulpon lian;
[9]
Senlima same lia ambicio
Fariĝis; ankaŭ la kvieto mia.
Nu, provizita ne nur je trezoroj
Sed je la povo eĉ postuli plie—
—Mensoge ĉiam se agadas homo,
Memoron sian tiel li pekigas,
Ke la malveron li jam plu ne sentas—
Jam Antonio pri si mem ekpensis
Ke li la duko estas. Ĉar li agis
Plenege tiam kiel duklandestro;
Privilegion ĉian li posedis,
Kaj tial plialtiĝis—Ĉu vi aŭdas?

Mirando.

Ho! tian diron aŭdus surdulino.

Prospero.

De mi plu li ne vidis vualitan
La rolon kiun ludis Antonio—
Min rigardante kiel malsaĝulon,
Kaj reĝon sole de mizeraj libroj—
Li absoluta duko sin anoncis!
Avida tiel estis li je povo
Ke li konsentis al la reĝ’ Alonzo
Duklandon fari depagantan jare,
Submetis dukan al la reĝa krono,
Milanan kapon altan li klinigis
Duklando, ĝis li, ĉiam liberama!
Ve! kia mallevaĵo!

Mirando.

Diaj povoj!

Prospero.

Konduton lian notu, al mi diru
Ĉu frate kun mi agis via onklo—

Mirando.

Mi pekus se ne noble mi ekpensus
Pri la avino mia—Sed patrinoj
Bonegaj naskis tre malbonajn filojn.

[10]

Prospero.

L’ enradikita malamiko mia,
Alonzo tuj aprobis la proponon
Per kiu, por la submetiĝo landa
Kaj jara pago de dukatoj multaj,
Forpelus Antonio min kaj miajn
El la duklando, kiun de la reĝo,
Kun multaj ĝojaj, luksaj gratulegoj,
Akceptis nun perfida mia frato.
Soldatojn estis li subaĉetinta;
Pordegojn li malfermis en la nokto . . .
Envenis bando kiu, tra l’ mallumo,
Forportis min kaj ankaŭ vin ĝemantan
Rapide el Milano!

Mirando.

Ho ve, patro!
Tiamajn plorojn mi ne plu memoras,
Sed la pripenso min devigas plori.

Prospero.

Aŭskultu tamen, plie, ĝis mi venos
Al nuna la afero—ĉar sen tio
Ne taŭgus la rakonto.

Mirando.

Kial ili
Tuj ne mortigis nin?

Prospero.

Demando prava,
—El la rakonto rajte postulata—
Pro l’ amo de l’ popolo al Prospero
Ne faris ili sangavidan krimon:
Perfidon tiel ili belŝajnigis
Ke ĝi blindigis ĉiun Milananon.
En barko nin elsendis ili maren,
Sed, kiam la marmezon ni atingis,
Nin ili ĵetis en putrantan ŝipon
[11]
Senmastan, senŝnuraĵan, forlasitan
Eĉ de la ratoj.—Ho ve! malfeliĉaj!
Ni ekkriadis al la marondegoj,
Ekĝemis ni al la ĝemantaj ventoj . . .
Koncerto stranga, sed ne simpatia!

Mirando.

Ĉielo! kia mi malhelpo estis!

Prospero.

Ho ne! Fariĝis vi kerubo vera,
Traplenigita de l’ ĉiela beno;
Rideto via min revivigadis!
Mi maron kiam faris pli salitan
Per el la koro tiel akraj ploroj,
Vi kuraĝigis min kaj fortigadis
Por kontraŭstari eblan mizeregon!

Mirando.

Sed kiel ni el ŝipo landon trafis?

Prospero.

Per Dia helpo, kara!—Jes; nutraĵon
Ni havis—kiun reĝa konsilano
Gonzalo—elektita de Alonzo
Por tiel nin elpeli—al ni donis.
Ĉiele inspirita bonfarinto!
Li plie riĉajn vestojn, ŝtofojn, silkojn
Aldonis—pli eĉ ol mi diri povas!
Objektojn, kiujn ĝis nun ni uzadis,
Utilajn kaj bonegajn. Ĉar li sciis
Ke estas mi precipe libramulo,
Eltiris li el la biblioteko—
De mi ŝatita pli ol la duklando—
Amatajn librojn, kaj al mi alportis.

Mirando.

Ĉielo volu tiun homon beni!
Mi tre dezirus vidi lin!

[12]

Prospero.

(Remetas la mantelon). Mirando,
Aŭskultu de l’ rakonto la finiĝon.
Ĉi tien, sur insulon ni alvenis,
Ĉi tie mi mem, edukisto via,
Instruis vin pli zorge ol princinon
Ĝuantan vane multajn liberhorojn,
Aŭ guvernistojn ne zorgamajn tiel.

Mirando.

Ĉielo rekompencu vin!—Nu, patro,
Mi petas, diru kial vi ĵus kaŭzis
Tielan marventegon.

Prospero.

Nu! sciiĝu
Ke tien ĉi hodiaŭ, per okazo
Feliĉa, kvankam stranga, ĵus alvenis
La malamikoj miaj. Nun dependas
Zenito mia de favora stelo,
Influon kies devas mi fidele
Akcepti—aŭ neniam releviĝi—
Demandoj ĉesu!—Vi nun dormi volas—
Kontraŭbatali tion vi ne povos—
Filino, ĝin obeu!

(Mirando ekdormas)

(Vokante).

Servisto, venu! venu, Arielo!
Mi estas tute preta: venu! venu!

(Aperas Arielo).

Arielo.

Saluton al vi, granda mia mastro!
Laŭ via bondeziro tuj mi venas.
Ĉu flugi, naĝi, trafajriĝi, rajdi
Sur nubaj volvoj min vi nun devigos?
Tuj Arielo agos.

Prospero.

Ĉu, spirito,
Vi kaŭzis la ventegon laŭ l’ ordono?

[13]

Arielo.

Precize, mastro. Mi la reĝan ŝipon
Enflugis: ĉu postparte, ĉu antaŭe,
Ĉu sur ferdeko, ĉu en la ĉambretoj,
Mirigon mi dissemis, ekbruligis
Multegajn lokojn mi, per unu fojo;
Ĉe l’ masta pinto velojn kaj ŝnuraĵojn
Videble mi flamigis, tiam, kune
Interligiĝis flamoj. Pli momentaj,
Eĉ pli rapidaj ol la fulmotondroj,
La flamoj, krakoj de l’ sulfura muĝo! . . .
Neptunon mem sieĝi eĉ mi ŝajnis,
Kaj kun la ondoj la tridento tremis!

Prospero.

Spirito brava! En tumulto tia,
Sufiĉa por ŝipanojn frenezigi,
El ili kiu povis agi saĝe?

Arielo.

Neniu; ĉiuj malsaĝuloj ŝajnis
En malespera stato. Krom maristoj,
Tuj subakviĝis ili el la ŝipo
De mi ekbruligita. La reĝido,
Kun haroj stariĝantaj kiel kanoj,
Unue maren ĵetis sin, kriante:
“Infero certe estas nun malplena!
Ĉi tie nun la diablaro loĝas!”

Prospero.

Bonege, Arielo! Ĉu proksime
De l’ lando ne fariĝis ŝippereo?

Arielo.

Proksime, mastro.

Prospero.

Ĉu nun ĉiuj vivas?

[14]

Arielo.

Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj
Pli freŝaj vere ŝajnas ol antaŭe;
Laŭ via volo ilin mi disigis
Per bandoj travagantaj nun l’ insulon,
Kaj Ferdinando, la reĝido, sola
De mi lasita, estas en angulo;
Sopire, li l’ aeron malvarmigas
Kaj, tiel, brakokruciĝinte, sidas.

Prospero.

La reĝan ŝipon, ankaŭ la maristojn
De la ŝiparo, kiel vi disponis?

Arielo.

Savita estas nun la ŝipo reĝa
Ankrita en la profundega golfo—
De kia loko min, je l’ noktomezo,
Vi vokis iam por alporti roson
El ventetiĝa Bermudinsularo—
La ŝipo tie kuŝas. La ŝipanoj
Miregigitaj, lacaj de penado,
Sub la ferdeko nun sorĉarte dormas.
Ceteraj ŝipoj kiujn mi disigis
Interrenkontis sin, kaj Neapolon
Malĝoje iras.—Ŝiparestro pensas
Ke l’ reĝan ŝipon li fundiri vidis,
Kaj ke en mar’ pereis la regnestro.

Prospero.

Mision vian, Arielo, bone
Plenumis vi; alia tamen ago
Farota restas. Kia estas l’ horo?

Arielo.

La posttagmeza.

Prospero.

Du sabloŝutiloj
Sin malplenigos ĝis la sesa horo:
Ni dume devas bone tempon uzi.

[15]

Arielo.

Ĉu plie mi labori devas, mastro?
Bonvolu vi memori la promeson
Al mi faritan sed ne plenumitan.

Prospero.

Ĉagrena? Kial do?

Arielo.

Min liberigu! . . .

Prospero.

Ne antaŭ ol la tempo venos!

Arielo.

Mastro!
Kompatu min, ĉar mi ja tre fidele
Vin servis—ne mensogis—ne eraris . . .
Vin servis senŝpareme, senmurmure,
Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro
Rabaton.

Prospero.

Ĉu, spirito, vi forgesas
El kiaj turmentegoj mi vin tiris?

Arielo.

Neniam.

Prospero.

Jes! vi ĉion nun forgesas.
Ja ŝanceligos vin trapremi ŝlimon,
Por mi sur akra norda vento rajdi,
Aŭ vin trapuŝi en la frostan teron,
Se tiel mi ordonos! Vi forgesas . . .

Arielo.

Neniam.

Prospero.

Malbonulo! vi mensogas!
[16]
Eĉ vi forgesas kiel Sikorakso—
Malpura sorĉistino kurbigita
Per multaj jaroj kaj malbondeziroj—
Agadis.

Arielo.

Mastro, ne!

Prospero.

Ja vi forgesas.
Nu, diru al mi kie ŝi naskiĝis.

Arielo.

En Alĝerlando.

Prospero.

Ho! vi tion scias.
Monate al vi devos mi rediri
La staton tiam vian; vi forgesas.
Pro multaj krimoj kaj teruraj sorĉoj
Ne kompreneblaj por l’ animo homa,
L’ inferan sorĉistinon Sikorakson
Devigis tuj foriri l’ Alĝeranoj—
Nur ĉar ne volis ili ŝin mortigi.

Arielo.

Jes, mastro.

Prospero.

Nubokula sorĉistino!
Gravedan la maristoj ŝin forlasis
Ĉi tie! kie vi—laŭ via diro
Nun mia sklavo—tiam ŝin obeis!
Sed tro aera vi, spirito, estas
Por ŝiajn abomenojn nepre fari:
Senlime furioza Sikorakso,
Per helpo de rimedoj potencegaj,
En tago, vin, al ŝi malobeintan,
Enfermis en fendaĵon de pinarbo.
Nu! tie vi suferis dek-du jarojn;
Dum tiu tempo Sikorakso mortis,
Lasinte vin por ĝemi, akre krii,
[17]
Rapide, muelile, tra la ventoj!
Ankoraŭ estis la insul’ senhoma,
Krom bestoforma la sorĉistinido.

Arielo.

Ĝi estas Kalibano.

Prospero.

—Bestegulo!
Lin dresis mi por la domoservado—
Senĉesaj, dume, krioj viaj kaŭzis
Kriegi lupojn, eĉ kortuŝis ursojn . . .
Infera turmentego! Sikorakso
Ĝin povis ne forigi—Sed mi venis,—
Aŭdinte vin, la pinon oscedigis . . .
Magie mi vin savis.

Arielo.

Dankon, mastro!

Prospero.

Se nun vi remurmuros mi tuj fendos
Trunkegon kverkan kies tuberaĵoj
Englutos vin por krii dekdu vintrojn!

Arielo.

Pardonu, mastro; mi estos obea,
Kaj spiritaĵon mian de nun faros
Ĝentile.

Prospero.

Agu tiel; post du tagoj
Vi liberiĝos.

Arielo.

Nobla mastro mia!
Mi kion faros? kion? diru, kion?

Prospero.

Foriru; mara nimfo vi fariĝu,
Sed, krom por mi, por ĉiuj nevidebla.
Rapidu ĝis vi estos tiaforma,
Kaj tien ĉi revenu! (Malaperas Arielo).
[18]
(Laŭte al Mirando). Kara koro!
Mirando, vi vekiĝu! ho! vekiĝu!
Bonege jam vi dormis; nun, vekiĝu!

Mirando.

Rakonto stranga via al mi kaŭzis
Profundan dormon.

Prospero.

Tion de vi skuu.
Ni iru nun viziti Kalibanon;
Neniam li respondon bonan donas.

Mirando.

Li estas terurega malbonulo:
Ne amas mi lin vidi.

Prospero.

Sed, filino,
Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi,
Alporti lignon, kaj balai ĉambron,
Utila certe estas—Kalibano!
Ho, sklavo, ŝlimo, kie vi kaŝiĝis?

Kalibano.

(El interne) Lignaro jam interne estas.

Prospero.

Venu!
Alian faron tuj mi al vi donos:
Testudo, venu!

(Reaperas Arielo akvanimfoforma).

Bele, Arielo;
(Mallaŭte) Aŭskultu bone.

Arielo.

Faros mi, Sinjoro! (Malaperas).

Prospero.

Venena sklavo, sorĉa diablido,
Tuj venu tien ĉi! (Venas Kalibano).

[19]

Kalibano.

Malsano roso,
De Sikorakso ŝlime balaita,
Per korva plumo sur vin nun ŝpruciĝu!
Sud-okcidenta vento vin aknigu!

Prospero.

Pro tio, certe, vi, hodiaŭ nokte,
Suferos streĉojn, flankpikaĵon sentos—
(Elspiron haltiganta vizitisto!)—
Eĉ erinacoj sur vi ekzerciĝos;
Mieltavole estos vi pinĉita:
Pli pika ĉiu pinĉo ol abelo!

Kalibano.

Mi nun bezonas la tagmanĝon mian:
Al mi l’insulo rajte apartenas;
Ĝin mi heredis de patrino mia,
Ĝis de mi vi forŝtelis la posedon.
Unue vi karesis min, eĉ ofte
Vi akvon berogustan al mi donis;
La grandan kaj malgrandan lumojn montris
Brulantajn tage, nokte, al mi diris
Iliajn nomojn. Tiam mi vin amis,
Kaj montris al vi la insulajn ecojn,
La freŝajn fontojn, fruktodonan landon,
Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn . . .
Mi ĉion montris! . . . Ke la sorĉartiloj
De Sikorakso, buf’, skarab’ vesperto . . .
Sur vin tuj falu!—Estas mi subulo!
Mi tiam sola mia propra reĝo!
Min porke nun vi tenas en ŝtonego,
Dum la ceterajn partojn vi posedas!

Prospero.

Mensoga sklavo, kiun bonaj agoj
Neniam povis tuŝi, sed nur skurĝo!
Ŝlimido, mi unue kun vi agis
Zorgeme, home, eĉ mi vin lokadis
[20]
En groto mia . . . ĝis vi idon mian . . .
Atencis malvirgigi. . . .

Kalibano.

Vi malhelpis.
Se rajte estus ĝi de mi farita,
L’ insulo estus Kalibanigita!

Prospero.

Ho, sklavo abomena, ne ameco
Kortuŝos vian malbonecon bestan;
Nur povas vi plenumi bestan rolon.
Kompate, mi paroli vin instruis,
Novaĵon taŭgan montris tage, hore;
Bestulon, kiu tiam sole blekis
Simile al la bruto, mi instruis
Paroli home, kaj objektojn nomi.
Sed, parolante, via bruta raso
Enhavas tion, kio ne permesas
Honeste agi: tial en ŝtonego,
Malliberulo vi de tiam restas,
Anstataŭ pli malbona sorto.

Kalibano.

Vere
Paroli vi min faris: la profito
Jen estas: mi nun povas vin malbeni.
Erisipelo ambaŭ vin mortigu!
Mi lernis tion el la lingvo via.

Prospero.

Sorĉido! for de tie ĉi! rapidu!
Hejtaĵon tuj alportu, mi konsilas;
Plimulte poste, sed nun tion faru!
Ĉu ŝanceliĝas vi, ĉu malobeos,
Mi tiam streĉos la muskolojn viajn,
Kaj ostojn dolorigos: vi blekegos . . .
La bestojn timigante.

[21]

Kalibano.

Ne, mi petas.
(Flanken). Obei li magie min devigas.
Potenco tia ke l’ patrina dio
Setebos estus ĝia sklavo!

Prospero.

Iru! (Foriras Kalibano).

(Revenas Arielo nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas Ferdinando).

Kanto de Arielo.

Sur la flavan sablon venu,
Manojn interprenu;
Salutintaj, eĉ kisintaj,—
(Paca mar’ sin tenu!)—
Tie ĉi kaj tie saltu,
Koboldeme: nun, ni haltu.
Aŭskultu!
Rekantaĵo (malproksime): Boju, hundoj, boju!
Hundoj, boju, boju!
Rekantaĵo: Boju, hundoj, boju!
Aŭdu nun la kokan krion;
Ĉantikliro[2] kantas tion:
“Kokaraŭko!”
Krias koko.

Ferdinando.

El kie venis tia stranga kanto?
El aer’ aŭ el tero? . . . Plu ne sonas . . .
Ĉu estas io de insula dio?—
Mi sidis ploreganta pri la sorto
De mia patro kiu ĵus pereis . . .
Dolĉegaj sonoj venis super l’ ondo,
Ĝin kvietigis,—eĉ doloron mian,—
Altiris min ĉi tien l’ harmonio;
Sed ĵus forĉesis . . . Ne! ĝi rekomencas . . .

[22]

Arielo kantas:

Sub tridek futoj da marakvo
Profunde patro restas;
Fariĝas ostoj nun koralo;
Okuloj perloj estas:
Aliformiĝas li marame,
Tre riĉe kaj orname.
Hore mortsonoro tintas,
Maraj nimfoj kantas:
(Sonorila eĥo: Bum! bom! bam! bum!)
Ilin aŭdas mi, . . . Aŭskultu!
(Ĥora eĥo: Bum! bam! bom! bum!)

Ferdinando.

Ĝi diris pri droninta patro mia!
Ne estas terdevena homa kanto
Aŭdita de mi supre!

Prospero.

Ho! Mirando,
Palpebroj viaj malfermiĝu: Kion
Ekvidas vi antaŭen?

Mirando.

Kio estas?
Spirit’? Ĉielo! kiel ĝi rigardas!
Sinjoro, certe ŝajnas ĝi belforma;
Spirito tamen estas.

Prospero.

Ne, knabino;
Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havas
Simile je ni. Tiu ĉi junulo
En ŝippereo estis: pro ĉagreno
Li markojn portas kiuj malbeligas
Vizaĝon lian—vi, alie, povus
Nobelon en li vidi. Li, perdinte
Parencojn siajn, vage ilin serĉas.

Mirando.

Estaĵo dia povus mi lin nomi,
Ĉar mi nenion vidis tiel nobla!

[23]

Prospero.

(Flanken). L’ afero venas laŭ deziro mia:
Ĉi tio Arielon liberigos
Nur post du tagoj—

Ferdinando.

(Ekvidante Mirandon). La diino
Muzike ĵus laŭdita! . . . Mi petegas,
Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝas
En tiu ĉi insulo; ĉu vi povus
Konsilojn bonajn al mi doni;
Sed, mirindaĵo! scii mi deziras
Ĉu estas vi fraŭlino.

Mirando.

Mi, sinjoro,
Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino.

Ferdinando.

Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estus
El ĝiaj parolantoj la plej alta
Se hejme nun ni starus.

Prospero.

La plej alta?
Se l’ Neapola reĝo tion aŭdus,
Vi kiu estus?

Ferdinando.

Simple la aŭdanto
De homo parolanta pri la reĝo.
Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras,
Ĉar estas mi la reĝo: mian patron
Perei mi ĵus vidis.

Mirando.

Ho, teruro!

Ferdinando.

Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj
La duko, ankaŭ lia brava filo!

Prospero.

La duko de Milano, kaj bravega
[24]
Filino lia, povus vin komandi
Se dece estus. (Flanken) La du gejunuloj
Intervidante tremis kaj ruĝiĝis . . .
Nun Arielo baldaŭ liberiĝos.
(Al Ferdinando) Al vi, sinjor’, mi vorton volus diri:
Mi timas ke vi multe ĵus eraris.

Mirando.

Ĝentile kial patro ne parolis?
De mi vidita estas homo tria
Ĉi tiu, sed kortuŝa la unua.
Kompato same movu mian patron!

Ferdinando.

Fraŭlino, se vi estas korlibera,
Reĝino Neapola vin mi faros.

Prospero.

Sinjoro, al vi tuj mi diros, haltu!
(Flanken) Nu! ili estas intersimpatiaj:
L’ aferon mi ne volas rapidigi;
Nenion tro facilan oni ŝatas.
(Al Ferdinando) Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigas
Uzurpi ies nomon ne la vian:
Spiono eble vi ĉi tie staras
Por poste ŝteli de mi la insulon.

Ferdinando.

Ne! per honoro mia!

Mirando.

Malhonoro
Neniam loĝis en sanktejo tia:
Ĉar se malbonon tia dom’ entenus,
Eĉ bono volus loĝi kun ĝi.

Prospero.

(Al Ferdinando) Venu!
(Al Mirando) Por la spiono ne parolu.
(Al Ferdinando) Venu!
Piede, kole, mi vin kunkatenos,
[25]
Marakvon trinkos vi, via nutraĵo
Konsistos el mituloj riveretaj,
Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj—
Nu, venu!

Ferdinando.

Ne! mi tuj kontraŭbatalos
Tielan agon, ĝis la malamiko
Pli pova montros sin. (Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi).

Mirando.

Ho, kara patro!
Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima,
Li maltimulo estas.

Prospero.

(Al Mirando) Knabineto,
Ĉu vi al mi konsilus? (Al Ferdinando) Glavingigu,
Ho, perfidulo, kiu ŝajni volus
Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo
Tremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu:
Bastono mia tuj vin senarmigos.

Mirando.

Mi vin petegas, patro—

Prospero.

(Al Mirando) Vi foriru!
Ne tuŝu mian veston.

Mirando.

Ho! kompatu:
Mi garantiulino por li estos.

Prospero.

Silentu! se vi diros unu vorton
Mi vin kulpigos, eble vin malamos!
Ĉu vi trompanton tian ŝirmi volus?
Vi pensas, ke ne pli belformo estas,
Ĉar vi nur vidis lin, krom Kalibanon.
Anĝeloj vere la ceteraj homoj,
Ĉi tiu nur alia Kalibano!

[26]

Mirando.

Amemo mia do, humila vere,
Pli belan homon ne deziras vidi!

Prospero.

(Al Ferdinando) Obeu; venu; la nervaro via
Sen fortikeco, nun reinfaniĝas.

Ferdinando.

Tro vere estas: nun min mem mi sentas
Malliberulo. La kruela perdo
De patro kaj amikoj, la minacoj
De homo, kiu tiel min ofendis,
Nu, ĉio al mi ŝajnus suferebla,
Se, foje, tage, mi ekvidi povus
Ĉi tiun junulinon. Libereco
Aliajn terajn lokojn povas ĝui:
Sufiĉa spaco por mi estus tiu
En kiu ŝi aperos.

Prospero.

(Flanken) Tio taŭgos:
Vi bone ellaboris, Arielo.
(Al Ferdinando) Nun, venu!
(Al Arielo) Aŭdu plie por la sekvo.
(Al Ferdinando) Tuj venu kun mi!

Mirando.

Kuraĝiĝu, tamen,
Ĉar bonnatura estas mia patro
Pli ol paroloj liaj; li malofte
Kolere agas.

Prospero.

(Al Arielo) Ho, vi liberiĝos
Simile al montventoj—sed, memoru
Fidele la ordonojn.

Arielo.

Akurate!

Prospero.

(Al Ferdinando) Min sekvu!
(Al Mirando) Kaj vi, por li ne petegu. (Foriras ĉiuj).

[27]

Akto II.

Sceno 1.En alia parto de l’ insulo.

(Venas Alonzo, Sebastiano, Antonio, Gonzalo, Adriano, Francisko, kaj aliaj).

Gonzalo.

Ho, Reĝo, mi petegas, estu gaja:
Okazo estas: ĉiu el ni ĝoju;
Ĉar liberiĝon iu ne esperis,
Kaj perdoj niaj estas mare oftaj:
Maristedzinoj, komercistoj ofte
Bedaŭras kiel ni kruelajn perdojn;
Sed la miraklon de tiela savo
El miliono malmultuloj sentis.
Do saĝe, Reĝo, nian malfeliĉon
Komparu kun ĉi tio.

Alonzo.

Ho, silentu.

Sebastiano.

Konsol’ al li malvarma kaĉo estas.

Antonio.

La konsolanto tamen lin ne lasos.

Sebastiano.

Rigardu, li ŝerchorloĝeton streĉas:
Malfrue ĝi sonoros . . . Nun!

Gonzalo.

Sinjoro!

[28]

Sebastiano.

Unua:—diru.

Gonzalo.

Kiam malfeliĉo
Vizitas homon, kion ĝi alportas?

Sebastiano.

Dolaron.

Gonzalo.

Jes, doloron ĝi prezentas:
Pli prave ol intence vi parolis.

Sebastiano.

Pli saĝe aŭdis vi ol mi esprimis.

Gonzalo.

Sinjoro, tial—

Antonio.

Fi! malŝparemulo
De via lango!

Alonzo.

Ŝparu la ceteron.

Gonzalo.

Plu mi ne diros, kvankam—

Sebastiano.

Li parolos.

Antonio.

El ambaŭ li kaj Adriano, kiu
Unue kokekrios?

Sebastiano.

La maljuna!

Antonio.

La juna!

Sebastiano.

Bone! La garantiaĵo?

[29]

Antonio.

Ridego!

Sebastiano.

Bone!

Adriano.

Kvankam la insulo
Dezerta ŝajnas,—

Sebastiano.

(Ridante) Ha! ha! mi jam pagis,[3]

Adriano.

Neloĝigebla, preskaŭ netrafebla,—

Sebastiano.

Ĝin tamen—

Adriano.

Tamen—

Antonio.

Li ĝin tamen trafis.

Adriano.

Ĝi devas havi maldensan, delikatan, karesan temperaturon.

Antonio.

Temperaturo estis delikata knabino.

Sebastiano.

Jes, kaj maldensa, kiel li klerulege klarigis.

Adriano.

L’ aero tie ĉi elspiras sur nin dolĉege.

Sebastiano.

Kiel se ĝi havus pulmojn kiuj estus putrintaj.

Antonio.

Aŭ kiel se ĝi estus marĉejodorata.

[30]

Gonzalo.

Tie ĉi estas ĉio profita por la vivo.

Antonio.

Certe, krom rimedoj por vivi.

Sebastiano.

Neniaj estas tie ĉi, aŭ almenaŭ tre malmultaj.

Gonzalo.

Kiel sufiĉega kaj fortika ŝajnas la herbo! kiel verda!

Antonio.

La tero, certe, estas ŝafledkolora.

Sebastiano.

Kun iometo da verdo ĉi tie kaj tie.

Antonio.

Li nemulte malatingas.

Sebastiano.

Ne; li nur tute maltrafis la veron.

Gonzalo.

Sed la malofteco de tio, kvazaŭ nekredebla, estas—

Sebastiano.

Simila je multaj certigitaj maloftecoj—

Gonzalo.

Estas fakto ke niaj vestoj antaŭe ĵus trempitaj en la maro, nun konservas ŝian freŝecon kaj brilecon; ili ŝajnas pli rekolorigitaj ol makulitaj per akvo sala.

Antonio.

Se nur unu el liaj poŝoj povus paroli, ĉu ĝi ne dirus: li mensogas?

Sebastiano.

Jes, aŭ ke li falsege enpoŝigas sian raporton.

[31]

Gonzalo.

Ŝajnas al mi ke niaj vestoj estas nun tiel freŝaj kiel ili estis kiam ni unue ilin portis en Afriko, ĉe l’ edziĝo de l’ belega Neapola reĝidino Klaribelo, je la Reĝo de Tuniso.

Sebastiano.

Ho, estis favorega edziĝo, certe, kaj ni multe profitas per ĝi en nia reveno.

Adriano.

Tuniso neniam estis riĉigita de tiel modela reĝino!

Gonzalo.

Ne, de l’ tempo de la vidvino Dido.

Antonio.

Vidvino! peston je tio! Kiel tiu vidvino envenas? vidvino Dido! . . .

Sebastiano.

Nu! se li ankaŭ dirus “vidvo Aeneo”? Miriga estas via aŭdaĵo!

Adriano.

Ĉu “vidvino Dido” vi diris? Vi min rememorigas ke ŝi loĝis en Kartago, ne en Tuniso.

Gonzalo.

Tiu ĉi Tuniso, sinjoro, estis Kartago.

Adriano.

Kartago?

Gonzalo.

Mi tion certigas, Kartago.

Antonio.

Lia vorto estas pli kredinda ol la Amfiona harpo.

Sebastiano.

Li elkonstruis la muron kaj ankaŭ la domojn.

[32]

Antonio.

Kian neeblaĵon li tuj faros ebla?

Sebastiano.

Mi kredas ke li domen enportos tiun ĉi insulon en sia poŝo, kaj ĝin donos al sia filo, kiel pomon.

Antonio.

Tiam, dissemante la kernojn en la maro, li naskos multajn aliajn insulojn.

Gonzalo.

(Al Adriano) Jes[4].

Antonio.

Nu! ĉio en ĝia propra tempo.

Gonzalo.

(Al Alonzo) Via Reĝa Moŝto, ni ĵus paroladis pri niaj vestoj, kiuj ŝajnas nun tiel novaj kiel ili estis ĉe la edziĝo de via filino, nun reĝino de Tuniso.

Antonio.

Kaj la plej maloftulino kiu iam tien iris.

Sebastiano.

Ho, esceptu, mi petegas, vidvinon Dido!

Antonio.

Ho, vidvino Dido! jes, vidvino Dido!

Gonzalo.

Ĉu, sinjoro, mia vesto ne estas tiel freŝa kiel ĝi estis kiam mi unue ĝin portis—mi volis diri preskaŭ . . .

Antonio.

Nu, tiu ĉi “preskaŭ” taŭge alvenis.

[33]

Gonzalo.

Kiam mi ĝin portis dum la edziĝo de via filino—

Alonzo.

Vi tedas mian aŭdon per ripeto
De vortoj kiuj min senprudentigas!
Ŝin kial mi edzigis en Afriko
El kiu revenante filon perdis?
Kaj ankaŭ ŝin,—nun tiel malproksiman
De Italujo,—mi ne plu revidos!
Ho, Ferdinando mia, heredonto
De Neapolo ankaŭ de Milano,
Nutraĵon el vi kia stranga fiŝo
Ĵus faris?

Francisko.

Eble, reĝo, li postvivas:
Mi vidis, li batalis kun la ondoj
Kaj ilin rajdis, akvavojon faris,
Flankpuŝis, bruste kontraŭstaris maron.
Levante kapon super l’ alfluaĵo,
Li remis brave, per potencaj brakoj,
Al bordo, kiu por li sin klinigis,
Helpante l’ princon; kaj, sendube, reĝo,
Li, viva, teron trafis.

Alonzo.

Ne, li mortis.

Sebastiano.

Sinjoro Reĝo, vin por ĉio danku!
Vin, solan kaŭzon de la malfeliĉo.
Eŭropon nian tiel vi malŝatis
Ke la filinon donis al Afriko:
Okuloj ŝiaj povas nun surverŝi
L’ okazon kiun tiel vi preparis.

Alonzo.

Silentu, mi petegas.

[34]

Sebastiano.

Genufleksoj,
Petegoj de ni ĉiuj estis vane.
La belanimulino ŝanceliĝis:
(Ĉu la malamo, ĉu l’ obeo venkos?)
La princan filon vian ni ĵus perdis . . .
Vidvinoj Neapolaj kaj Milanaj
Nun estas pli ol viroj revenantaj.
La kulpo via—

Alonzo.

Kaj plej granda perdo!

Gonzalo.

Sinjor’ Sebastiano, la vereco
El viaj lipoj sonas nek afable
Nek ĝustatempe; gratas vi la vundon
Saniĝi bezonantan.

Sebastiano.

Prava diro.

Antonio.

Kaj bona ĥirurgaĵo.

Gonzalo.

(Al Alonzo) Ni vintriĝas,
Ho, Reĝo, kiam tiel vi nubiĝas.

Sebastiano.

Ni vintriĝas?

Antonio.

Jes, ni vintregiĝas!

Gonzalo.

Se mi plantisto de l’ insulo estus—

Antonio.

Ĝin tute kovrus li per sem’ urtika.

Sebastiano.

Aŭ malvoj, aŭ rumeksoj.

[35]

Gonzalo.

Se mi reĝo
Ĉi tie estus, kia mi fariĝus?

Sebastiano.

Sobrega, certe, ne havante vinon.

Gonzalo.

Mi volus en la regno ĉion fari
Laŭ kontraŭregularo; malpermesus
Aĉetojn, vendojn, juĝistaron, juĝojn,
Literaturon, mankon aŭ riĉecon;
Mi ne permesus servon aŭ heredon,
Kontrakton, limon, bienposedaĵon,
Oleon, grenon, metaluzon, oron,
Vinberkulturon, ian okupadon
Mi malpermesus. Viroj kaj virinoj
Nelaboremaj ĉiuj ĉiam estus,
Sed puraj kaj senkulpaj.—Ne regeco!

Sebastiano.

Li de la regno, tamen, estus reĝo!

Antonio.

L’ unuan diron li forgesas fine.

Gonzalo.

Komune kreskus nutro el naturo:
Nek ŝvito, penoj, perfidaĵ’, rabado,
Nek glavo, ponardego nek tranĉilo,
Pafilo, nek maŝino nin malhelpus.
Naturo sola naskus ĉion bonan
Sufiĉe por nekulpa la popolo.

Sebastiano.

Edzeco, tie, ĉu okazus iam?

Antonio.

Ne, nur petola, buba vagistado.

[36]

Gonzalo.

Mi tiel regus kiel en oraĝo.

Sebastiano.

Prosperon al la reĝa Moŝto via!

Antonio.

Gonzalo longe vivu!

Gonzalo.

(Al Alonzo) Reĝo mia . . .

Alonzo.

Ne diru plu, nenion vi parolas.

Gonzalo.

Kore mi tiel pensas, Via Reĝa Moŝto; mi tion faris nur por kuraĝigi tiujn ĉi sinjorojn, kies pulmoj, sentemaj kaj viglaj, ĉiam ridas je nenio.

Antonio.

Sed, ni ridis je vi mem.

Gonzalo.

Kaj, kiel mi estas por vi nenio, vi povas daŭrigi kaj ridi je nenio.

Antonio.

Ho, kian frapon li ĵus donis!

Sebastiano.

Jes, sed ĝi falis platege.

Gonzalo.

Vi ja estas kuraĝagaj sinjoroj; sendube vi povus forlevi la lunon el ĝia sfervojo, se nur ĝi bonvolus daŭri kvin semajnojn senŝanĝe.

(Venas Arielo (nevidebla) ludanta solenan arion).

Sebastiano.

Tion ni farus, poste ni irus por birdokapti torĉlume tra l’ arbetaĵo.

[37]

Antonio.

Ne koleru, bona sinjoro.

Gonzalo.

Ne, kredu al mi, mi ne riskos tiel malsaĝe mian diskretecon: ĉu vi volus ridigi min por ekdormi? Mi sentas min tre dormema.

Antonio.

Ekdormu, kaj aŭskultu nin.

(Ĉiuj dormas, krom Alonzo, Sebastiano kaj Antonio).

Alonzo.

Ho, kiel frue ĉiuj ili dormas!
Di’ volu fermi pensojn kun okuloj:
Mi volas dormi.

Sebastiano.

Ho, sinjoro bona,
Atentu zorge al l’ ofero bena;
Malofte ĝi vizitas malfeliĉon,
Sed kvietigas kiam ĝi alvenas.

Antonio.

Ni du, sinjoro, zorgos dum vi dormos,
Gardante vin.

Alonzo.

Dankegon! mi ekdormas . . .

(Dormas Alonzo. Arielo foriras).

Sebastiano.

Rigido stranga ilin tute kaptis.

Antonio.

La eco de l’ klimato.

Sebastiano.

Sed mi miras
Ke ĝi ne kaptis nin. Mi min ne sentas
Dormema.

[38]

Antonio.

Ankaŭ mi min sentas vigla.
El ili ĉiu falis konsenteme,
Rigide, kvazaŭ fulme kunfrapita . . .
Okazus kio? . . . Nun, Sebastiano,
Okazus kio? Ne, mi plu ne diros . . .
Mi tamen vidas en via vizaĝo
Ke vi fariĝus tio—La okazo
Alvokas vin, kaj mia fantazio
Ekvidas kronon sur la kapo via!

Sebastiano.

Ĉu vi ne sonĝas?

Antonio.

Diri vi min aŭdis.

Sebastiano.

Mi aŭdis vin, kaj certe, dorma diro
Parolo via en l’ orelo sonis.
Nu, kion diris vi?—Kiela dormo!
Okuloj malfermitaj, parolanta
Staranta, moviĝanta, sed dormanta!

Antonio.

Sebastiano, vian ŝancon kaptu!
Ne palpebrumu, sed vekiĝu tute!

Sebastiano.

Vi ronkas klare, kaj signifo estas
En via ronko.

Antonio.

Mi, pli serioza
Ol ofte, nun deziras, vi imitu
La faron mian. Se vi tiel agos,
Vi estos tuj triobla.

Sebastiano.

Senmovakve,
Mi nun atendas.

[39]

Antonio.

Sed mi vin instruos
Por ke vi flui povu.

Sebastiano.

Tion faru;
Alfluon donu al hereda nulo.

Antonio.

Ho, se vi povus, kiel vi la planon
Aprobus, kvankam ĝin vi tiel mokas:
Ĝin flankigante, vi ĝin pligrandigas.
Alfluantuloj ofte marfundiras
Per timo, eble per mallaboreco!

Sebastiano.

Daŭrigu, ĉar mieno via montras
Gravaĵon el vi pretan por naskiĝi,
Penantan por klareco.

Antonio.

Nu, sinjoro,
Francisko l’ reĝon preskaŭ ĵus konvinkis
Ke lia filo Ferdinando vivas—
(Li konvinkiga homo ĉiam ŝajnis)
Memoro lia pli ne estas taŭga
Ol tiu de mortinto.—Ferdinando?
Kredeble ke li estus ne droninta,
Kaj tiu dormantulo naĝas.

Sebastiano.

Certe,
Ke li ne dronis, mi ne pensas.

Antonio.

Bone!
Nepenso tia esperegon donos.
Nepenson sekvos tia altespero
Ke ambicio preter ne forpasos.
Konsentas vi ke la reĝido mortis . . .

[40]

Sebastiano.

Certege.

Antonio.

Kiu do la kronon havos
Post nuna l’ reĝo?

Sebastiano.

Estos Klaribelo.

Antonio.

Ŝi estas nun reĝino de Tuniso;
Ŝi loĝas mejlojn for de homa vivo;
Novaĵon Neapolan ŝi ricevi
Ne povus, krom se l’ suno poŝtfariĝus!
(La lunloĝanto estus tro malfrua) . . .
Ĝis novnaskitoj estos jam razeblaj . . .
Ni, revenante de ŝi, marglutitaj,
Krom la malmultaj kiujn sorto savis
Nur por l’ agado, sekvo d’estinteco,
Ni baldaŭ ambaŭ faros . . .

Sebastiano.

Sensencaĵon
Vi diras; certe la princino reĝa
Reĝin’ Tunisa estas: Neapolo
Forestas de Tuniso . . .

Antonio.

L’ interspaco
Enhavas mejlojn, kiuj ŝajnas diri:
“Neniam Klaribelo nin repaŝos;
“Ŝi restu en Tuniso: Neapolo
“Proklamu tuj Sebastianon reĝon.”
Supoze ke l’ dormantoj tute mortis,
Ĉu ili ne similaj tiam estus?
Neapolanojn iu povas regi
Eĉ tiel bone kiel dormemulo.
Sinjoroj vivas kiuj babiladus
Amplekse, tiel kiel eĉ Gonzalo;
Mi eĉ imiti povus lin per ŝercoj
[41]
Sensencaj ĉiam kaj profunde tedaj.
Ho! kial vi ne kiel mi posedas
Kuraĝon? Kia dormo estus tio
Por via altiĝeco! Ĉu vi sentas?

Sebastiano.

Mi iom sentas.

Antonio.

Ĉu kontento via
Ne la sukceson helpos?

Sebastiano.

Mi memoras,
Ke propran fraton vian vi forigis.

Antonio.

Nu, do, rigardu, kiel al mi bone
La duka vesto taŭgas! ja, pli bone
Ol la antaŭa—De Prospero estis
La sekvantaro egaluloj miaj—
Nun, ili servas min.

Sebastiano.

Sed konscienco . . .

Antonio.

Nu! kie kuŝas tio? Se ĝi estus
Piedabsceso, portus mi pantoflon;
Sed mi ne sentas, ke diaĵo tia
En mia brusto loĝas: se dudeko
Da konsciencoj pro Milano starus
Al mi kontraŭaj, mi kandigus ilin
Aŭ fandus, antaŭ ol min mordus ili,
Jen estas via frato—li ne ŝajnas,
Pli ol la ter’ portante lin, agema—
Se tio, kio ŝajnas, li nun estus—
Mortinta—kaj, per glavaj nur tri coloj,
Eterne dormi povas mi lin igi—
Dum vi, simile, tiun grizbarbulon
Al la senfina dormo povus sendi,
[42]
Por ke, de nun, li ne plu al ni tedu . . .
Pri la ceteraj . . . de ni ili prenos
Konduton sian kiel kato lakton,
Kaj tion diros, kion ni demandos:
Aprobos ĉion ili.

Sebastiano.

Vin, karulo,
Imitos mi, kaj kiel vi Milanon,
Mi Neapolon gajnos. Glavon tiru!
Vin frapo liberigos de depago,
Kaj, reĝo via, mi vin amos.

Antonio.

Kune
Ni frapu, kiam mi la manon levos . . .
Vi al Gonzalo.

Sebastiano.

Ha! nur unu vorton. (Ili paroladas mallaŭte).

(Muziko aŭdata. Revenas Arielo, nevidebla).

Arielo.

Magie mia mastro antaŭvidas
Danĝeron minacantan vin, Gonzalo:
L’ aferon mi kunhelpos, vin savante.

(Kantas ĉe l’ orelo de Gonzalo).

Tie ĉi, dum vi ronkadas,
Konspirantoj kuninsidas:
Leviĝu, leviĝu!
Se vi amas vian vivon,
Mi vin veki faros devon:
Vekiĝu! vekiĝu!

Antonio.

Nun, ni rapidu!

Gonzalo.

(Vekiĝas) Ho! anĝeloj bonaj,
La Reĝon savu!

(Ĉiuj vekiĝas).

[43]

Alonzo.

Kion? ho! vekiĝu!
Vi kial estas glavtirintaj? Diru!
Mieno via kial terurita?

Gonzalo.

Okazis kio?

Sebastiano.

Dum ni ambaŭ zorgis
Ripozon vian’, ni ĵus aŭdis bruon
Mallaŭtan, al la bovoblek’ similan,
Aŭ leonbleko. Ĉu vin ĝi ne vekis?
Terure sonis ĝi.

Alonzo.

Mi ĝin ne aŭdis.

Antonio.

Bruado taŭga por timigi monstron
Aŭ tertremigi; al mi eĉ verŝajnis
Muĝado de la tuta leonaro.

Alonzo.

Gonzalo, ĉu vi tion aŭdis?

Gonzalo.

Vere
Mi zumon aŭdis, kiu sonis strange,
Eĉ vekis min, kaj, Reĝo, mi vin tuŝis,
Ekkriis, kiam vidis mi la glavojn . . .
Bruado estis certe, ni bezonos
Nin gardi, aŭ ĉi tiun lokon lasi.
Ni glavojn niajn tiru.

Alonzo.

Ni foriru,
Por ree serĉi malfeliĉan filon.

Gonzalo.

De bestoj tiaj gardu lin Ĉielo,
Ĉar sur l’ insulo loĝas li.

[44]

Alonzo.

Antaŭen! (Ili foriras).

Arielo.

Prospero, mia mastro, tuj sciiĝos
Elfaron mian: Reĝo, filon serĉu. (Foriras).

Sceno 2.En alia parto de l’ insulo.

(Venas Kalibano portante lignan ŝarĝon. Tondra bruado aŭdata).

Kalibano.

Infektoj elsorbitaj de la suno,
El lokoj marĉaj, ŝlimaj, kotaj, falu
Nun sur Prosperon, kaj lin malsanigu!
Devigu li min ĉie lin malbeni . . .
Spiritoj liaj—kvankam ili aŭdas—
Nek pinĉos, nek kobolde min timigos,
Nek erarlume tiros min en ŝlimon,
Nur se ordonos li—Sed, pro nenio
Li sur min ĵetas ilin: ĉu simie
Grimacas ili, blekas, foje mordas;
Ĉu erinace falas en la vojon,
Pikante la piedojn; ĉu kolubre
Min vundas, aŭ freneze al mi siblas! . . .
Ha! . . . nun, al mi spirito de li venas!
Ĉu malrapide mi alportas lignon?
Se plate falos mi, ĉu ĝi min vidos? (Sin kuŝigas).

(Venas Trinkulo).

Trinkulo.

Tie ĉi estas nek arbetaĵo, nek eĉ arbeto por elporti malbonan veteron, kaj alia fulmotondro pretiĝas; mi tion aŭdas kantegi tra la vento; tie ĉi la sama nigra nubo, tie unu grandega, kiu ŝajnas kiel terura bombardilo, bezonanta elverŝi sian fluidaĵon. Se tondros kiel antaŭe, mi ne scias,[45] kie mi povos ŝirmi la kapon: certe, tiu nubo nur povas pluvi sitelege! (Ekvidante Kalibanon) Hoj! kio kuŝas tie ĉi? Homo aŭ fiŝo? Viva aŭ malviva? Fiŝo! Ĝi fiŝe flaras; tre malnova kaj fiŝa flaro; ia gado, ne tre freŝa. Stranga fiŝo! Se, kiel antaŭe, mi nun loĝus en Anglujo, kaj povus pentrigi tian fiŝon, ne ekzistas naivegulo tie, kiu, en libertempo, bonvole ne donus arĝentan moneron por ĝin vidi; tie, stranga besto famigas homon. Tie, kiam eĉ doiton[5] oni ne volus doni por helpi laman almozulon, oni tuj donas dek doitojn por vidi malvivan Indianon . . . Ĝi estas krurigita kiel homo, kaj ĝiaj naĝiloj ŝajnas kiel brakoj . . . Per mia vereco! mi ellasas kaj ne konservas plu mian unuan opinion pri ĝi; ĝi ne estas fiŝo, sed unu el la insulanoj, kiu, kredeble, antaŭ ne longe, suferis de fulmofajro. (Tondra bruo). Ho ve! la fulmotondro revenas: mia plej saĝa rimedo estos rampi sub lian kitelegon; nenie estas alia rifuĝejo: mizero konatigas homon kun strangaj kunkuŝantoj. Mi tie envolvos min, ĝis la feĉo de l’ pluvego estos pasinta.

(Venas Stefano kantante; li havas botelon en mano).

Stefano.

Mi ne plu iros al la maro:
Mi mortos ĉe la landanaro.

Nu, tio ĉi estas mizera kanto, taŭga por enterigo. Sed, jen estas mia konsolilo. (Trinkas).

(Kantas).

La estro, frotisto, subestro, eĉ mi,
La pafilegist’, la helpisto,
Marinjon, Margenjon, amindumis ni,
Sed ne por Katenjo amisto!
Ĉar havis ŝi langon frapiston,
Ne ŝatis ŝi homon mariston,
Nek peĉo, nek gudro por ŝi—
(Kie jukiĝis
Ŝi mem gratiĝis)
Al maro! bravuloj, sen ŝi iru ni!

[46]

Tio ĉi ankaŭ estas mizera kanto, sed . . . jen estas mia konsolilo.

(Trinkas).

Kalibano.

Ne turmentu min: haj!

Stefano.

Kio estas tio? Ĉu diablojn ni havas tie ĉi? Ĉu volas ili kapti nin per sovaĝuloj kaj Indianoj? Ha! mi ne ĵus foriris de dronado por ke viaj kvar kruroj min timigu! Ĉar, kiel dirite, Viro kiu kvarkrure marŝas, ne povas lin forstarigi’. Nu! dum Stefano spiros tra siaj naztruoj, tion oni ree diros.

Kalibano.

La spirito min turmentas: ho! . . .

Stefano.

Tio ĉi estas kvarkrura insula monstro: ĝi ankaŭ havas febron, mi pensas. Sed, per la diablo, kie ĝi lernis nian lingvon? Mi kuracon donos al ĝi, eĉ nur pro tio. Se mi povos ĝin resanigi, malsovaĝigi, kaj kune kun ĝi trafi Neapolon, ĝi estos donaco taŭga por ĉia imperiestro, kiu iam starus en ledaj ŝuoj.

Kalibano.

Ne turmentu min, mi petegas; mi pli rapide hejmen alportos la lignon.

Stefano.

Ĝi nun malsaniĝas, kaj ne tre saĝe parolas. Ĝi tuj gustumos el mia botelo. Se ĝi neniam antaŭe trinkis vinon, tio, kredeble, forigos ĝian malsanon. Se mi povos tute resanigi ĝin kaj konservi ĝin malsovaĝe, mi troan monon ne postulos por ĝi, sed kiu ĝin aĉetos, tiu pagos por ĝi taŭge.

Kalibano.

Vi ankoraŭ ne tre dolorigas min, sed, post ne longe, tion vi faros; mi tion ekvidas per via tremo: nun, Prospero tuj agos ĉe vi.

[47]

Stefano.

Jen estas la maniero! Malfermu la buŝon: jen estas tio, kio vin paroligos, kato. Malfermu vian buŝon; tio ĉi ŝanceligos vian ŝanceliĝon, kaj bonege, mi certigas. Vi ne konas tiun, kiu estas via bonfaristo. Ree malfermu vian faŭkon!

Trinkulo.

Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi konus tiun voĉon! Ĝi eble . . . sed ne! li ĵus dronis . . . Tiuj ĉi ĉiuj estas diabloj . . . Di’ gardu min! . . .

Stefano.

Kvar kruroj kaj du voĉoj! Mirinda monstro! Ĝia antaŭa voĉo servas por bonparoli pri ĝia amiko; ĝia malantaŭa voĉo por elparoli malpurajn vortojn kaj kalumnion. Se la vina enhavo de mia botelo povos resanigi ĝin, mi ĝian febron kuracos. Nun, amen![6] Mi tuj verŝos iom en vian alian buŝon.

Trinkulo.

Stefano! . . .

Stefano.

Ĉu via alia buŝo vokis al mi? . . . Di’ kompatu! kompatu! . . . Tio ĉi estas ne monstro sed diablo! Mi tuj forlasos ĝin; mi ne posedas longan kuleron![7]

Trinkulo.

Stefano! (se vi vere estas Stefano!) Tuŝu min kaj parolu al mi, ĉar mi estas Trinkulo—(ne timu!)—via bona amiko Trinkulo!

Stefano.

Se vi estas Trinkulo, elvenu! . . . Mi detiros vin per la malpli longaj kruroj; se iaj el ili apartenas al Trinkulo, tiuj ĉi estas ili. Vi ja estas Trinkulo mem. Kiel okazis tio, ke vi fariĝis dorso al tiu ĉi monstro?

[48]

Trinkulo.

Mi pensis ke ĝi estis mortigita per fulmofajro. Sed, ĉu vi mem ne ĵus dronis, Stefano? Mi nun esperas, ke vi ne dronis. Ĉu la fulmotondro estas pasinta?—Mi min kaŝis sub la kitelego de l’ monstro pro timo de la fulmotondro. Ho; ĉu vi tamen estas viva, Stefano? Ho, Stefano! du Neapolanoj savitaj!

Stefano.

Ne tro puŝu min, mi petas; mia stomako ne tre firme agas.

Kalibano.

Belaĵoj, tiuj ĉi! Ĉu ne spiritoj? . . .
Mi genufleksu al vi, dio brava,
Pro la likvoro inda je ĉielo!

Stefano.

Kiel vi foriris? Kiel vi venis tien ĉi? Ĵuru, per tiu ĉi botelo, kiel vi tien ĉi venis! Per tiu ĉi botelo (kiun mi faris el arboŝelo, per miaj propraj manoj, post kiam mi estis trafinta la bordon) mi mem fornaĝis sur barelo da kanarivino, kiun la maristoj elĵetis al la maro.

Kalibano.

Mi tuj ĵuros, per tiu botelo, ke mi fariĝos via fidela subulo, ĉar ne terdevena estas la likvoro.

Stefano.

(Al Trinkulo) Tien ĉi! ĵuru do kiel vi foriĝis.

Trinkulo.

Karulo, mi naĝis al la bordo, kiel anaso. Mi povas naĝi kiel anaso; tion mi ĵuras!

Stefano.

Nu! kisu la libron![8] Kvankam vi povas kiel anaso naĝi, vi tamen havas la mienon de ansero.

[49]

Trinkulo.

(Trinkinte) Ho, Stefano! Ĉu pli da tio ĉi estas?

Stefano.

Tutan barelon mi havas, maljunulo. Mia kelo sidas en ŝtonego ĉe l’ marbordo, kie mia vino estas kaŝita. Nun, monstro, kiel kuraciĝas la febro?

Kalibano.

Ĉu ne falis vi de la Ĉielo?

Stefano.

De la luno, mi certigas. Mi iam estis lunloĝanto, dum kelka tempo.

Kalibano.

Mastrino montris vin, la hundon, l’ arbetaĵon;
Mi vidis vin en ĝi, kaj vin mi nun adoras!

Stefano.

Bonege! tion ĵuru! kisu la libron.[9] Mi tuj replenigos ĝin per nova enhavo! ĵuru!

Trinkulo.

Per la sunlumo! tio ĉi estas naivega monstro! Ĉu mi ĵus timiĝis pro ĝi? Malsprita monstro! La lunloĝanto! ha! ha! Kia kredema monstro! Bone vi suĉis, monstro, vere.

Kalibano.

Mi ĉiun fruktan colon sur l’ insulo montros:
Piedon vian kisu mi! Di’ estu mia.

Trinkulo.

Per la taglumo! Perfidega kaj drinkema monstro! Kiam ĝia dio dormos, ĝi de li ŝtelos la botelon.

Kalibano.

Mi tuj kisos vian piedon; tuj via subulo mi mem ĵuros.

[50]

Stefano.

Venu do; genufleksu kaj ĵuru!

Trinkulo.

Mi mortiĝos per rido je tia azenidkapa monstro. Kia malestimebla monstro! Mi preskaŭ volus ĝin bati . . .

Stefano.

(Al Kalibano) Venu! kisu.[10]

Trinkulo.

. . . nur ke la mizera monstro estas ebria. Abomena monstro!

Kalibano.

Mi fontojn montros, mi eltrovis berojn,
Por vi fiŝkaptos, kaj alportos lignon.
Ho! peston al tirana mastro mia!
Mi ne lin servos plu, sed vin mi sekvos,
Ho, mirigulo!

Trinkulo.

Monstro ridindega! ĝi faras mirindaĵon el malnobla drinkulo!

Kalibano.

Vin mi kondukos kie la pomarboj
Fruktege kreskas—Per ungegoj miaj
Elfosos trufojn, garolneston montros,
Kaj vin instruos por sciuron trafi,
Mi vin trovigos la avelarbaron,
Kaj foje sur ŝtonego mevojn kaptos . . .
Ĉu vi nun volas veni?

Stefano.

Ho, mi petas,
Antaŭen tuj, kaj plu ne vorton diru.

Trinkulo, ĉar la reĝo kune kun niaj aliaj kunmarveturantoj ĉiuj dronis, ni tie ĉi heredos. (Al Kalibano) Portu mian botelon. Post ne longe, kunfrato Trinkulo, ni ĝin replenigos.

[51]

Kalibano.

(Kantas ebriule) Adiaŭ, mastro, mastro, adiaŭ.

Trinkulo.

Monstro blekeganta! Drinkema monstro!

Kalibano.

(Laŭte kantas).

Mi por fiŝo ne plu faros digon,
Nek alportos lignon,
Nek ĝin eĉ ekfajros,
Nek pletegon gratos,
Nek teleron lavos!
Ban! ban! ban! Ka-Kalibano, kantu:
Novan mastron amu,
Ne tiranon timu!

(Ekkriante) Libereco! he! ho! Libereco! libereco! he! ho! libereco!

Stefano.

Ho, brava monstro, nun, antaŭen marŝu!

(Ili foriras).


[52]

Akto III.

Sceno 1.Antaŭ la ĉambreto de Prospero.

(Venas Ferdinando portanta ŝtipon).

Ferdinando.

Labora ludo havas ĉarmon agan;
Humila tasko rekompencon celas.
Mizera estus mia nuna stato,
Se la mastrino, kiun mi obeas,
Al koro mia ne redonus vivon;
Ŝi, dolĉulino, penon plezurigas.
Dekoble por mi estas ŝi pli bona
Ol ŝia patro maldolĉema ŝajnas:
Li min devigas, per kruela povo,
Alporti milojn da ŝtipegoj tie
Kaj altan mason per ĉi tiuj fari.
La karulino—kiam ŝi min vidas
Sub peza ŝarĝo pene laciĝantan
Plorege diras: Humilega tasko
“Faranton havis noblan pli, neniam.”
Forgesas mi: sed tiuj dolĉaj pensoj
Laboron ĉarmas kaj l’ animon mian
Pli okupadas, ol fortuzo korpon.

(Venas Mirando, kun Prospero malproksime).

Mirando.

Ho ve! mi petas, tiel ne penadu!
Ke Dio volu per la fulmofajro
Bruligi ŝtipojn ĉiujn kolektotajn!
Demetu tion; tie ĉi ripozu.
La ŝtipoj ploros kiam ili brulos,
[53]
Ĉar ili vin lacigis. Mia patro
Atente legas nun; mi petas, sidu:
Ne trudos li vin dum de nun tri horoj.

Ferdinando.

Mastrino kara! eĉ la sun’ subiros
Hodiaŭ, antaŭ ol mi povos fari
La taskon devigitan.

Mirando.

Se vi volas
Sidiĝi tie, mi la ŝtipojn portos.
Demetu tion kaj al mi tuj donu:
En mason ĝin mi lokos.

Ferdinando.

Ne, karega!
Preferus mi muskolojn miajn kraki,
Aŭ spinon rompi ol vin vidi tiel
Humile penadantan, dum mi sidus
Mallaboreme.

Mirando.

Al mi bone decus;
Ja, kiel al vi tiel:—pli facile . . .
Ĉar estus en l’ afero mia volo,
Sed ne la via.

Prospero (flanken).

Ina kreitaĵo!
Vin ankaŭ trafis nun, l’ aminfektado!

Mirando.

Vi ŝajnas laca.

Ferdinando.

Ne! mastrino nobla,
Por mi la nokto ŝajnas la mateno
Se staras vi proksime. Mi petegas—
Precipe ke preĝante mi ĝin povu
Esprimi—diru al mi vian nomon!

[54]

Mirando.

Mirando. (Flanken) Patro mia, mi forgesis:
Kaŝitan tion ĉi vi volus gardi.

Ferdinando.

Mirando! plej el ĉiuj admirinda!
Plej kara el plej karaj tra la mondo!
Multegajn sinjorinojn mi ekvidis:
Tre ofte eĉ belsona ina voĉo
Sklavigis tro atentan mian aŭdon;
Pro multaj ecoj mi virinojn ŝatis;
Neniam tamen trovis mi animon
Perfektan tiel, ke malbono ia
Ĉarmegan virton en ŝi ne malhelpis,
Aŭ ĝin surstrekis. Sed vi, ho! vi sole
Perfekta staras; senegalulino,
Vi el plej bona kreitaĵ’ devenas.

Mirando.

Neniun el la mia seks’ vidante,
Vizaĝon inan nun mi ne memoras
Krom mia, kiam vidas en spegulo.
El viroj, kiujn mi jam povus nomi,
Nur vi, amiko, kaj la patro kara
De mi konataj estas: eksterulojn
Neniam mi ekvidis por kompari
Al iu la alian—Modesteco
La plej ŝatita, for de mi, juvelo!—
Mi kunvivanton, krom vi, ne dezirus,
Nenian formon mi imagi povas
Ol via pli amindan. Iom vage
Mi babiladas, kaj la patran leĝon
Per tio mi forgesas.

Ferdinando.

Karulino!
Reĝido mi naskiĝis; Dio gardu,
Sed, mi nun eble eĉ jam Reĝo estas!
Mi do sklavecon tian ne elportus
[55]
Pli dolĉe ol la lipo tabanpikon . . .
Mirando! la animon mian aŭdu!
Tuj kiam vin mi vidis, mia koro
Eksaltis por vin servi, ĉe vi loĝas . . .
Kaj mi, la sklavo ĝia, pro vi, sole,
Ŝtipegojn portas nun.

Mirando.

Ĉu vi min amas?

Ferdinando.

Ĉielo! tero! estu atestantoj
Al mia diro, se ĝi estas vera:
Se ne sincera, en mi mem nuliĝu
Plej karaj la esperoj! Jes, Mirando,
Mi, super ĉiuj limoj de parolo
Vin amas, ŝatas, kaj honoras.

Mirando (plorante).

Tamen,
Je tio tiel bona mi ekploras.

Prospero (flanken).

Renkonto taŭga de du noblaj koroj!
Sur tion, kio inter ili venos,
Ĉielo, pluvu benon!

Ferdinando.

Kial plori?

Mirando.

Ĉar mi ne estas inda, . . . ne maltimas
Donaci kion mi oferi volus . . .
Eĉ malpli preni mian koran vivon!
Sensence tamen veron kaŝi estus:
Ju pli kaŝita, des pli ĝi montriĝas.
For de mi do, kaŝema honto, iru;
[56]
Instruu min, vi, sankta senkulpeco!
Edzino via estos mi bonvole,
Kun mi edziĝi kiam vi deziros,
Aŭ mortos mi nur via servistino.
Min kunegalan povus vi rifuzi,
Sed vin mi servos, laŭ aŭ kontraŭ volo.

Ferdinando.

Mastrino mia estus: mi vin servu!

Mirando.

Ĉu kiel edzo mia?

Ferdinando.

Jes! pli kore
Ol sklavo iam liberecon volis!
Jen mian manon!

Mirando.

Kaj vi, mian prenu
Kun koro en ĝi . . . Ĝis ne longa tempo,
Adiaŭ, nun!

Ferdinando.

Miloble mil adiaŭ!

(Ferdinando kaj Mirando foriras).

Prospero.

Min tio ne ĝojigas kiel ilin
Per amo ĵus kaptitajn—Sed pli ĝoja
Ĝi igas min ol ĉio ajn en vivo—
Nun mia libro devas min konsili:
Ankoraŭ mi por fari multon havas
Eĉ antaŭ vespermanĝo.

(Foriras).

[57]

Sceno 2.En alia parto de l’ insulo.

(Venas Kalibano portante botelon, Stefano kaj Trinkulo).

Stefano.

Ne parolu tiel: kiam la barelo estos senenhava, ni trinkos akvon, sed nenian guton antaŭe; tial, staru kaj maltime marŝu. Servantmonstro, drinku al mi!

Trinkulo.

“Servantmonstro!” kia insula petoleco! Oni diras, ke nur kvin loĝantoj estas sur l’ insulo; ni estas tri el ili: se la du aliaj estas tiel cerbigitaj kiel ni, la ŝtato ŝanceliĝos.

Stefano.

Drinku, servantmonstro, kiam mi ordenas: viaj okuloj preskaŭ ŝajnas kiel se ili sidus en via kapo!

Trinkulo.

Nu, kie ili do estus, alie? Brava monstro estus ĝi, vere, se ĝi havus okulojn en ĝia vosto.

Stefano.

Mia monstro dronigis sian langon en kanarivino. Miavice, la maro ne povas min dronigi. Per tiu ĉi lumo! mi naĝis, antaŭ ol mi atingis la bordon, tridek-kvin mejlojn, kun intertempoj . . . Vi estos mia leŭtenanto, monstro, aŭ mia gardstaranto.

Trinkulo.

Via leŭtenanto, se vi volas; sed, certe, ĝi ne estas staranto.

Stefano.

Ni ne kuros, Monsieur Monstro.

Trinkulo.

Certe, kaj ankaŭ vi ne iros, sed enŝlimiĝos aŭ, kiel hundoj, ternestiĝos en kelka angulo.

[58]

Stefano.

Unuafoje en via vivo, parolu, malspritulo, se vi estas bona monstro.

Kalibano.

La ŝuon leku mi de Via Moŝto:
Lin[11] mi ne servos; li ne estas brava.

Trinkulo.

Vi mensogas, malklerega monstro; mi nun estas taŭga por policano. Kiel! vi, diboĉama fiŝo! Ĉu estis iam ia timemulo, kiu drinkis tiom da vino, kiom mi hodiaŭ? Ĉu monstran mensogon diras vi, kiu nur estas duonfiŝo kaj duonmonstro?

Kalibano.

Jen! kiel li mokas min! Ĉu vi permesas tion, landsinjoro?

Trinkulo.

“Landsinjoro!” ĝi diras; ke monstro povas esti tiel malsprita!

Kalibano.

Jen! jen! ankoraŭ! mordu lin morte, mi petas!

Stefano.

Trinkulo, detenu vian langon. Se vi fariĝos ribelanto, la proksima arbo . . . La honesta monstro estas mia subulo, kaj ĝin neniu insultu!

Kalibano.

Dankon al nobla mia mastro! Ĉu vi bonvolus min aŭdi denove, pri la peto kiun mi jam faris?

Stefano.

Certe, mi volas. Genufleksu, kaj ĝin rediru. Mi staros kune kun Trinkulo.

(Venas Arielo, nevidebla).

Kalibano.

Kiel mi antaŭe diris al vi, mi estas la subulo de tirano, sorĉisto, kiu magie ŝtelis de mi la insulon.

[59]

Arielo.

Vi mensogas.

Kalibano (al Trinkulo).

Simia mokemulo, vi mensogas!
Ke mia mastro volu vin mortigi!
Mi ne mensogas.

Stefano.

Trinkulo, se vi ankoraŭ tedos al ĝi, dum ĝia rakonto per tiu ĉi mia pugno! mi elrompos kelke da viaj dentoj!

Trinkulo.

Kion do? mi nenion diris.

Stefano.

Sufiĉe! silentu. (Al Kalibano) Daŭrigu!

Kalibano.

Mi diras, ke magie tiun ĉi insulon
Li de mi ŝtelis: se la Via Moŝto
Min volas venĝi, vi la povon havas . . .
Sed ne ĉi tiu timegulo.[12]

Stefano.

Certe.

Kalibano.

Vi estos insulestro: mi vin servos.

Stefano.

Nu! kiel tio fariĝos? Ĉu vi al la individuo povas min konduki?

Kalibano.

Jes, jes, sinjoro mia, lin dormantan
Liveros mi al vi, kiam vi povos
En lian kapon najlon martelumi.

Arielo.

Vi mensogas; vi ne povas.

[60]

Kalibano (al Trinkulo).

Skorbute makulkolorita besto!
Lin, mastro, multe batu, mi petegas!
Kaj de li prenu dian la botelon,
Por ke li poste nur marakvon trinku;
Ĉar la fontetojn al li mi ne montros.

Stefano.

Trinkulo, ne ludu kun danĝero plie: se unu vorto via ankoraŭ interrompos la monstron, per tiu ĉi mia mano! mi tuj forpelos malseverecon kaj gadon faros el vi.

Trinkulo.

Kial? Kion mi faris? Mi faris nenion. Mi pli malproksime tuj staros.

Stefano.

Ĉu vi ne ĵus diris, ke ĝi mensogas?

Arielo.

Vi mensogas!

Stefano (batas Trinkulo).

Ĉu mi ankaŭ mensogas? Prenu tion! Se vi tion amas, diru ree, ke mi mensogas.

Trinkulo.

Mi tion neniam diris. Vi estas frenezulo kaj ankaŭ surdulo.—Peston al via botelo! Tion vindrinkado povas kaŭzi!—Epidemion al via monstro, kaj la diablo forprenu viajn fingrojn!

Kalibano.

Ha! ha! ha!

Stefano.

Nun, daŭrigu vian rakonton. (Al Trinkulo) Mi petas, staru for de ni.

Kalibano.

Sufiĉe vi lin batu; post ne longe,
Mi, ankaŭ, tuj lin batos.

[61]

Stefano (al Trinkulo).

Nu, for staru.
(Al Kalibano) Daŭrigu.

Kalibano.

Kiel mi antaŭe diris,
Kutime li[13] en posttagmezo dormas:
De li preninte librojn, tuj vi povos
Lin sencerbigi; aŭ, per dika ŝtipo,
Premegi la kranion; aŭ elŝuti
Intestojn liajn, per borega vundo;
Aŭ, per tranĉilo, gorĝon lian tranĉi.
Memoru, tamen, ŝteli liajn librojn;
Sen tiuj kiel mi li malspritiĝos,
Kaj ne spiritojn povos li komandi:
Prosper’ de ĉiuj estas malamata
Simile de mi. Brulu do la librojn.
Li ankaŭ belajn havas bonajn ilojn,
Per kiuj domon povas li ornami:
Filinon tiel belan li posedas
Ke ŝin li nomas “senegalulino.”
Nur du virinojn jam ĝis nun mi vidis,
Ŝin, kaj patrinon mian Sikorakso.
Sed Sikorakson ŝi superas kiel
Bonego malbonegon.

Stefano.

Belulino!

Kalibano.

Jes, landsinjoro, taŭga kunulino
Por Via Moŝto, kaj idaron noblan
Ŝi naskos, kiam vi kun ŝi edziĝos.

Stefano.

Monstro, tiun ĉi viron mi mortigos. Lia filino, kune kun mi, estos Reĝo kaj Reĝino (Di’ savu nin!) Kaj Trinkulo kaj vi mem estos vicreĝoj.—Ĉu vi amas la konspiron, Trinkulo?

[62]

Trinkulo.

Bonege!

Stefano.

Donu al mi vian manon; mi bedaŭras, ke mi vin batis, sed, dum vi vivos, ĉiam posedu sobran langon en via buŝo.

Kalibano.

Post duonhoro dormos la tirano:
Ĉu vi detruos lin?

Stefano.

Jes, per honoro!

Arielo.

Mi tion diros tuj al mastro mia.

Kalibano.

Vi min gajigas, min plezur’ plenigas:
Ni ronde kantu, kaj petole dancu!

Stefano.

Kiel vi volos, monstro. Mi akceptas vian proponon. Venu, Trinkulo, ni kantu!

(Kantas) Moku, kaj pelu, remoku, repelu;
Liberaj ni!

Kalibano.

Tio ne estas la ario.

(Arielo ludas la arion per tambureto kaj ŝalmo).

Stefano.

Kio estas tio?

Trinkulo.

Tio estas la ario de mia rondkanteto, ludata per la pentraĵo de Neniu.

Stefano.

Se vi estas viro, aperu en via simileco; se vi diablo estas, faru kion vi volos.

[63]

Trinkulo.

Pardonu Di’ pekojn miajn!

Stefano.

Mortante, viro ĉiujn ŝuldojn pagas:
Mi vin maltimas . . . (Min pardonu Dio!)

Kalibano.

Ĉu timas vi?

Stefano.

Ne, monstro, mi ne timas.

Kalibano.

Ne timu: plena je bruadoj strangaj
L’ insulo estas; sonoj dolĉariaj,
Ĉarmegaj, kiuj ne malbonon faras.
Ho, foje, ventaj, kordaj muzikiloj
Milope ludas; dolĉaj voĉoj kantas, . . .
Dormantan min tuj vekas, . . . redormigas, . . .
Grandegaj sonĝoj malfermante nubojn,
Belecon montras pretiĝante fali
Sur min, . . . sed elreviĝo tuj revenas . . .
Kaj mi bedaŭre krias por resonĝi.

Stefano.

Tio fariĝos noblega reĝlando por mi, en kiu mi havos muzikon senpage.

Kalibano.

Kiam Prospero estos nuligita.

Stefano.

Tio estos post ne longe; mi memoras vian diron.

Trinkulo.

Nun la sono foriĝas: ni sekvu ĝin, kaj poste la aferon ni faru.

Stefano.

Konduku nin, monstro; ni sekvos.—Tiun ĉi tamburetiston mi tre dezirus vidi—Li laŭte ludas, ĉu ne?

Trinkulo.

Ĉu vi venas, Stefano? Mi tuj sekvos.

(Ili foriras).

[64]

Sceno 3.En alia parto de l’ insulo.

(Venas Alonzo, Sebastiano, Antonio, Gonzalo, Adriano, Francisko, kaj aliaj).

Gonzalo.

Per Dipatrin’, ne povas mi plu marŝi,
Doloras tro maljunaj miaj ostoj:
Ne labirinto iam pli lacigis,
Ol niaj iroj kaj deiroj. Reĝo,
Per via pacienco, mi tuj restos.

Alonzo.

Sinjor’ maljuna, mi ne vin kulpigas,
Ĉar ankaŭ min atakas nun laciĝo,
Kaj senspritige super mi pezegas . . .
Sidiĝu, restu. Tie ĉi mi devas
Forlasi la esperon tiel flatan
Revidi filon mian. Ne, li dronis . . .
Kaj vane ni vagadis por lin trovi,
Dum maro mokas nian teriradon.
Ho ve! li mortis.

Antonio (flanken, al Sebastiano).

Mi tre ĝojas
Ke li plu ne esperas. Ne forlasu,
Pro malprospero, tiun entreprenon,
Pri kiu ni interligiĝis.

Sebastiano (flanken, al Antonio).

Bone:
Okazon proksimegan ni ekprenos.

Antonio (flanken, al Sebastiano).

Hodiaŭ ni, vespere, tion faros;
Ĉar ili tiam estos lacigitaj
Per siaj marŝoj tie ĉi kaj tie,
Kaj ili ne singardaj povos esti,
Dormante tiel . . .

Sebastiano (flanken, al Antonio).

Bone, . . . jes, . . . vespere.

(Solena kaj stranga muziko aŭdata).

[65]

Alonzo.

Ho, kia belsoneco! kareguloj, aŭdu!

(Venas Prospero, nevidebla, supre—Venas multaj strangegaj formoj kiuj alportas nutraĵon kaj festenilaron: ili dancas ĉirkaŭe kun ĝentilaj salutoj, invitas la Reĝon k.t.p. por manĝi, kaj tiam ili foriras).

Gonzalo.

Mirinde dolĉa sonas la muziko!

Alonzo.

Ĉielo gardanĝelojn al ni donu!
Strangegaj tiaj formoj kiaj estas?

Sebastiano.

Ridinda estas viva petolaĵo:
Nun kredos mi pri la unukornuloj,
Ke Arabujo naskas tronan arbon,
Sidejon de l’ Fenikso; ke la birdo
Nun reĝas tie.

Antonio.

Certe, mi mem kredos
Eĉ ion ajn,—se vi ne kredos ĉion—
Al mi do diru kion vi bonvolos,
Mi ĵuros ĝin kredinda—Ĉar neniam
Vojaĝemul’ mensogis—kvankam, dome,
Idiotuloj ridas.

Gonzalo.

Se mi dirus
En Neapolo ke ĉi tie loĝas
Kreitoj tiel formaj kiel tiuj,—
(Ĉar certe ili estas insulanoj)—
Kaj, kvankam monstroformaj, ilin notu:
Ilia ĝentileco eĉ superas
La nian, kaj aliajn.

Prospero (flanken).

Honestulo,
La veron diris vi: pli ol diabloj
Malbonaj kelkaj inter vi nun estas.

[66]

Alonzo.

Je tio mi ne povas tro miregi:
Esprimas formoj, gestoj, sonoj ĉion
(Parolon kvankam ili ne posedas)
Bonege, kion ili volas.

Prospero (flanken).

Laŭdo,
La malaperon sekvas.

(La strangaj formoj malaperas).

Francisko.

Stranga sveno!

Sebastiano.

Ne grave estas: ili nutron lasis,
Kaj ni malsatas. Kiu volas manĝi?

Alonzo.

Neniam mi.

Gonzalo.

Ne timu, nobla Reĝo.
Ĉu en knabtempo kredis ni, ke homoj
Ekzistas bovlaringon posedantaj
Kun viandpoŝ’ pendanta, aŭ aliaj
Kun kapo en la brusto? Nun, ni vidas,
Ke ĉiu revenanta rakontisto
Al ni la pruvon donos. Do, ne timu.

Alonzo.

Nu! staros mi por manĝi, spite ĉio:
Se por la lasta fojo, ne signifas . . .
Ĉar mi jam la plej bonan tempon perdis . . .
Vi, frato, kaj vi, Duko, nin imitu.

(Fulmotondro. Venas Arielo harpiforma, malfaldas flugilojn kaj per ili kovras la tablon: la festeno malaperas).

Arielo.

Vi, tri pekuloj estas, kiujn sorto
(La granda reĝo de l’ subluna mondo)
Igis la maron, ĉiam malsategan,
[67]
Vin vomi sur ĉi tiun landinsulon;
Vin, inter homoj, plej malindajn vivi!
Vi freneziĝas kaj blindiĝas kiel
Mempendigontoj aŭ memdronigontoj.

(Alonzo, Sebastiano, kaj Antonio eltiras siajn glavojn).

Ho, malsprituloj, mi kaj kunsekvantoj
Ministroj sortaj estas: elementoj,
El kiuj glavojn viajn homo faris,
Pli taŭge laŭtan venton povus vundi,
Mortigi la marakvon per ponardo,
Ol eĉ flugilplumeron—mian blovi!
Kaj estas el ni ĉiu nevundebla.
Eĉ se vi vundi povus, tiuj glavoj
Tro pezaj estas nun por brakoj viaj,
Kaj ne leviĝi volas. Sed memoru—
(Ĉar tio estas mia nunafero)—
Ke vi Prosperon el Milan’ forpelis,
En maro lin lasante, kun filino.
Nun, al vi tri, la maro venĝis ilin.
Se vian hontindaĵon la Povegoj
Prokrastis puni, ne forgesis ili:
Marondojn, teron ili kolerigis,
Ke ĉiu kreitaĵ’ vin kontraŭstaru.
Alonzo, vi, pro tio filon perdis, . . .
Kaj mi malbonon al vi tri anoncas
Ol morta kondamnego pli teruran;
Ĉar paŝo ĝi post paŝo vin renkontos
Sur tiu ĉi dezerta terinsulo:
De l’ venĝo vin nenio povas ŝirmi,
Krom via korĉagreno pro la krimo,
Kaj, de nun, vivo pura.

(Malaperas en fulmotondron; tiam kun dolĉa muziko aŭdata, denove venas spiritaj formoj, kiuj, moke grimacantaj, dancas ĉirkaŭe kaj forportas la tablon).

Prospero (flanken).

Ho, mia Arielo, vi bravege
Plenumis vian rolon de harpio,
El l’ instrukci’ forgesis vi nenion;
[68]
Eĉ vivaj ŝajnis gnomoj kaj koboldoj,
Fantomoj, kiuj servas min fidele!
Nun, kunligitaj, tiuj malamikoj
Senspritaj staras en la povo mia.
Mi iros tuj—lasante ilin tiel—
La bravan princon Ferdinandon vidi
Kaj ankaŭ de ni du la karulinon. (Foriras supren).

Gonzalo.

En nom’ de io sankta, Reĝo mia,
Vi kial staras tiel mirigita?

Alonzo.

Ho, monstra! monstra estas la apero!
Parolis al mi la teruraj ondoj!
Pri tio la blovado eĉ kantadis . . .
Al mi la tondro, de l’ ĉiel’ orgeno,
La nomon de Prospero elparolis,
Min surdigante per profunda baso,
Kaj kantotem’ nur mia krimo estis!
En mara ŝlimo, tial, filo kuŝas,
Kaj pli profunde ol sondilo iam
Fundiros mi kun li. (Foriras).

Sebastiano.

De malamikoj
Malkune mi legiojn batalados!

Antonio.

Vin helpi mi tuj iros!

(Foriras Sebastiano kaj Antonio).

Gonzalo.

Frenezuloj!
Ilia kulp’, veneno malrapida,
Post longe mordas kaj turmentas ilin.
Vi, kiuj povas kuri, mi petegas,
Junuloj, sekvu ilin kaj malhelpu
Malbonon ian kiun eble farus,
Triope, koleruloj.

Adriano.

Kun mi venu! (Ĉiuj foriras).


[69]

Akto IV.

Sceno 1.Antaŭ la ĉambreto de Prospero.

(Venas Prospero, Ferdinando, kaj Mirando).

Prospero.

Se tro severe mi kun vi agadis,
Kompenso tuja vin ĝojigos plene,
Ĉar de memvivo mi al vi fadenon
Oferas: ŝi, por kiu mi nur vivas,
Fariĝu via! . . . Sole de patramo
Devenis la punŝajna humilego
Per kiu vi suferis; l’ amon vian
Traprovi mi deziris, kaj, Reĝido,
Vi noble, eĉ fortege submetiĝis
Al laborego. Antaŭ la Ĉielo,
Tre riĉan donon al vi mi certigas,
Ho, Ferdinando! Tial, ne ridetu
Se mi, fiera je filin’ karega,
Prilaŭdas ŝin, ĉar donas mi trezoron,
Donante idon indan je feliĉo
Pli ol mi povus diri.

Ferdinando.

Vin mi dankas
Kaj fidas pli ol ian orakolon!

Prospero.

Donacon mian, vian feliĉecon
Gajnitan brave, de mi nun ricevu:
Mirando’n prenu; sed virgecon ŝian
Ol vian vivon pli respektu, Princo,
Ĝis de l’ edziĝo l’ unueco sankta
[70]
El vi du faros unu; ĉar, alie,
Malbono anstataŭus dolĉan pacon
Kaj superegan benon: via lito
Ne konus amon, sed malpacon akran,
Sovaĝan frukton de malpura vivo.
Atendu ĉaste ĝis himenaj lampoj
Vin al l’ altar’ kondukos.

Ferdinando.

Ĉar mi preĝas
Por edza feliĉec’, idaro nobla,
Kaj paca, longa vivo, puran amon
Mi tiel en mi sentas, ke nenio,
Eĉ penso nemalkulpa loĝi povus
En brusto plena je edzin’ anĝela
Karega tiel! La mallum’ ereba
Ne povon por min malvirtigi havus
Kun ŝi apuda. Forte do mi staras:
Nek tento, nek okazo min submetos
Ĝis venos kroni la feliĉon nian
Himena festo.

Prospero.

Bone vi ĵus diris.
Sidiĝu kune, ŝi nun estas via.
(Vokas) Ho! Arielo, agemulo, venu!

(Venas Arielo).

Arielo.

Povestro mia, kion vi deziras?

Prospero.

Vi kaj sekvantoj agis ĵus bonege,
Kaj mi bezonas, por alia servo,
La helpon vian. Iru, alkonduku
Ĉi tien viajn ĉiujn subspiritojn,
(Mi super ili al vi donis povon),
Vigligu ilin, per rapida movo,
Ĉar al ĉi tiuj junaj gefianĉoj
Mi volas fantazion nun prezenti;
Kaj ili ĝin atendas.

[71]

Arielo.

Baldaŭ, mastro?

Prospero.

Tuj, nun, en palpebruma daŭro.

Arielo.

Bone!
Antaŭ ol vi venu! diros,
Aŭ dufoje iru! spiros,
Obeante vin, ni iros,
Piedfingre eĉ deiros,
Supreniros, aŭ subiros,
Laŭ ke vi mem ekdeziros. . . .
Ĉu vian amon, mastro, mi akiros?

Prospero.

Spirito kara, certe, aerido!
Ne venu nun, ĝis mi alvokos. . . .

Arielo.

Bone! (Foriras).

Prospero (al Ferdinando).

Ho, Princo, zorgu ĉiam esti vera:
Ne ludu kun la ĉarma via ravo,
Aŭ sanktaj ĵuroj pajlo nur fariĝus
Por bruli en la brusto. Vin detenu,
Aŭ al promesoj diru tuj adiaŭ.

Ferdinando.

Sinjor’, ne timu, ĉar la virga neĝo
Jam koron mian tuŝis, kaj malhejtas
La flamon ĉe l’ hepato.[14]

Prospero.

Prave, bone!
(Alvokas) Nun, venu, Arielo, spiritaron
Ĉi tien alkonduku! Estu viglaj!
Nenian vorton! Nur okulojn! Vidu!

(Dolĉa muziko aŭdata; venas Iriso).

[72]

Iriso.

Cereso, venu, ho, belegulino!
Foriru el kamparo kiun kovras
Tritik’, sekal’, horde’, aveno, pizoj,—
El montoj, kie paŝtas sin la ŝafoj,
El la herbejo, kiu donas fojnon,
Brutaran nutron,—Bordoj ornamataj
Per peonioj, verda kunplektaĵo,
Sur kiuj ŝprucis la Aprila spongo,
Por fari ĉastajn kronojn al la nimfoj;—
El stiparbaro kies ombron serĉas
De amantino fraŭlo forpelita;—
El riĉa vinberejo, el marbordo
Malfrukta, ŝtona, kie vi vagadas. . . .
Ĉar, per Iriso, reĝa senditino,
Ĉiela Juno vin alvokas: venu! . . .
Kortegaj pavoj flugas tra l’ aero. . . .
Ĉi tien venu premi la herbejon;
Gracie, baldaŭ la estrin’ mem venos. . . .
Alproksimiĝu! festu la Reĝinon!

(Venas Cereso).

Cereso.

Iris’, saluton, multe-kolorita
De Juno fidelega heroldino!
Flugilo flava via sur la floroj
Dissemas mielgute dolĉan pluvon;
Per ambaŭ finoj de l’ arkaĵo blua
Ĉirkaŭprenante arbajn ebenaĵojn,
Kaj ankaŭ krutan senarbetan randon.
De tero mia skarpo brila, diru,
Tuj diru kial la Reĝino via
Venigis min sur tiun ĉi herbejon?

Iriso.

De amo vera por kontrakton festi,
Kaj ankaŭ por donacojn fari kelkajn
Al karaj geamantoj.

[73]

Cereso.

Ĉielarko,
Ĉu sekvas nun Venero kaj Kupido
Reĝinon nian? Diru. De la tempo
En kiu ili kune konspiradis
Por min senigi je filin’ amata,
Veneron kaj Kupidon mi evitas.

Iriso.

Ne timu ŝin renkonti: mi ĵus vidis
Trenatan per kolomboj, tra la nuboj,
La veturilon kie ŝi, kun knabo,
Rapidas nun al Pafos. Vane ili
Ekpensis tie ĉi malbonon fari
Al niaj geedzontoj, kiuj volas
Atendi ĉaste la himenan torĉon:
Marsamistinon venkis gevirtuloj;
Eĉ ŝia vespa filo sagojn rompis,
Kaj ĵuris ke de nun li plu ne pafos,
Sed, simpla knabo, ludos kun paseroj.

Cereso.

Reĝin’ altega, pova Juno venas:
Ŝin konas mi per l’ iro majestega!

(Venas Juno).

Juno.

Fratino malavara, kun mi iru
Por beni tiujn ĉi du noblajn korojn;
Ke ili ambaŭ estu prosperegaj,
Feliĉaj per edzeco kaj idaro!

Juno.

(Kanto).

Honor’, riĉec’, edziĝbeno,
Longa daŭro, idarpleno,
Horoj ĝojaj per alveno
Benu vin, de Juno l’ beno!

[74]

Cereso.

Terplenego, sufiĉego
En garbejo kaj grenejo,
Fruktoplena vinberejo,
Arba, planta rikoltego,
Kun printempa ĝoja daŭro,
Benu vin ĝis lasta horo!
De Ceres’ la beno estu:
Ĉe vi ke ne manko restu!

Ferdinando.

Ĉi tio estas vido majestega
Kaj ĉarme rava! Ĉu mi nun eraras
Pensante ke spiritoj estas ĉiuj?

Prospero.

Spiritoj, vere, kiujn povo mia
El propraj regnolimoj ĵus alvokis
Por fantazion al vi doni.

Ferdinando.

Ĉiam
Kun vi, miriga patro, kaj Mirando,
Mi vivu en ĉi tiu Paradizo!

(Juno kaj Cereso mallaŭte kunparoladas kaj sendas Irison for).

Prospero.

Karulo, nun, silentu: la diinoj
Kunparoladas grave, do, atentu,
Muteme vidu, aŭ la ĉarmo svenos.

(Iriso revenas).

Iriso.

Najadoj, nimfoj de river’ vagista,
Kun junkaj kronoj kaj mieno ĉasta,
Forlasu akvan la kuŝujon vian;
Alkuru sur ĉi tiun verdan lokon.
Obeu Junon, kiu vin alvokas;
Rapidu, dolĉaj nimfoj, kaj nin helpu
L’ unuon de du koroj por ĝojigi.

(Venas akvonimfoj).

Vi, rikoltistoj lacaj per somero,
[75]
Ĉi tien venu, el la garba kampo,
Kun pajlĉapelo ĉiu kapvestita,
Por gaje danci nimfan manon prenu,
Kaj kune saltu en vilaĝa rondo.

(Venas Rikoltistoj konforme vestitaj; ili alligiĝas kun la nimfoj en ĉarma danco, ĉe l’ fino de kiu Prospero ektremas subite kaj severe parolas, kiam ĉiuj, meze de stranga, mallaŭta kaj malorda bruo, peze malaperas).

Prospero (flanken).

Ha! mi forgesis pri l’ konspir’ infera
De besta Kaliban’ kaj kunkrimuloj
Por min mortigi: preskaŭ la minuto
Tuj venos. (Laŭte al la spiritoj) Bone! Ĉiuj nun disiĝu!

Ferdinando.

Pasie kiel via patro agas!

Mirando.

Neniam antaŭ tiel li koleris.

Prospero.

Vi, filo, ŝajnas al mi konsternita:
Nu, estu gaja. Nia magiludo
Nun ĉesas. La spiritoj ĝin farintaj
Aer’ maldensa tute refariĝis . . .
Kaj, kiel tia malfortika revo,
Eĉ turoj nubkronataj, eĉ palacoj,
Solenaj la sanktejoj, ja, terglobo
Kaj ĝia tutenhavo malaperos . . .
Simile al ludsceno nesubstanca,
Ne lasos ili strekon.—Nur sonĝaĵoj
Ni estas, kaj mallongan vivon nian
Ĉirkaŭas dormo.—Princo, nun, mi sentas
Interne ĉagreniĝon: min pardonu;
Kompaton pro la mia maljuneco
Mi petas, ĝis klariĝos mia cerbo.—
Pri la okazo ne maltrankviliĝu:
Se plaĉos al vi, iru en ĉambreton.
Ripozu tie. Paŝoj kelkaj donos
Al mi sentecon.

[76]

Ferdinando kaj Mirando.

Paco kun vi estu! (Ili foriras).

Prospero.

Kun penso venu, Arielo, dankon! (Venas Arielo).

Arielo.

De penskunul’ vi mastro, kion volas?

Prospero.

Spirit’, kontraŭbatali Kalibanon
Ni devas tuj. Preparu!

Arielo.

Mastro mia,
Cereson kiam ĵus mi personigis,
Tre volis mi al vi pri tio diri,
Sed tim’ je vin ofendi min haltigis.

Prospero.

Rediru kie vi kanajlojn lasis.

Arielo.

Jam, kiel mi ekdiris, la drinkuloj
Kuraĝe bataladis kun l’ aero,
Ĉar ĝi sur ilin kompreneble blovas,
Kaj, ĉar la tero kisas la piedojn,
Severe ili frapis ĝin—Neniam
Forgesis ili tamen la konspiron—
Mi tiam tambureton ludis, kiam
Ŝajnante ĉevalidoj neselitaj,
Orelojn ili streĉis, palpebrumis,
Flarantajn al muziko levis nazojn.
Mi ĉarmis ilin tiel, ke, bovide,
Forsekvis ili blekimiton mian
Tra dornstiparoj, kaj kreskaĵoj pikaj,
Tibiojn kiuj ŝire difektegis:
Kaj, mastro, fine, ilin mi forlasis
En marĉa, ŝlimpleniĝa starakvejo—
Ĝis la menton’ trempiĝas la drinkuloj
Malpuraj—

[77]

Prospero.

Brave, bone, mia birdo!
En groton mian iru nevidebla,
Alportu brilajn senvalorajn vestojn
Kaj falsan juvelaron por, ĉi tie,
Ŝtelistojn ruze kapti.

Arielo.

Tuj mi iras. (Foriras).

Prospero (Sola).

Diablo li naskiĝis, laŭ deveno,
Instruo monstron ne refari povas.
Humane volis mi lin ekbonigi,
Sed vane, ĉar kreskigas lin la jaroj,
En korpo kaj animo, pli malbelan.—
Mi tiel punos tiujn tri kanajlojn
Ke ili blekos!

(Ekvidante Arielon, kiu revenas portante brilŝajnan vestaĵon, k.t.p.).

Ĉio ŝnure pendu!

(Prospero kaj Arielo restas nevideblaj).

(Venas Kalibano, Stefano, kaj Trinkulo, tute malsekaj).

Kalibano.

Mi petas, dolĉe paŝu, ke ne aŭdu
Eĉ blinda talpo, ĉar ni proksimiĝas
Al lia grotĉambreto.

Stefano.

Monstro, via feino, laŭ via diro, kiu estas tiel senkulpa, verŝajne agis fripone kun ni.

Trinkulo.

Monstro, mi tute flaras malpuraĵon, kaj mia nazo tre indignas je tio.

[78]

Stefano.

Mia simile sentas sin. Ĉu vi aŭdas, monstro? Se okazos ke vi min malkontentigos, gardu vin, ĉar. . . .

Trinkulo.

Vi tiam estos pereinta monstro.

Kalibano.

Sinjor’, daŭrigu vidi min favore;
Trankvila restu, ĉar premio via
La malfeliĉon mokos. Do, mallaŭte
Parolu. Ĉio, tie ĉi, silentas
Al noktomez’ simile.

Trinkulo.

En ŝlimejo
Botelojn niajn perdis ni hontege.

Stefano.

Tio estas ne nur malhonora kaj malbonfama, sed ankaŭ senlima perdo.

Trinkulo.

Estas por mi pli grave ol la malsekaĵo. Pro ĝi, tamen, monstro, ni devas danki vian naivan feinon!

Stefano.

Tuj mi iros serĉi mian botelon, eĉ se tio kostos al mi superorelan subŝmiriĝon.

Kalibano.

Mi petas, Reĝo mia, kvietiĝu.
Ĉu vi ne vidas tie l’ enirejon
Al la grotĉambro! Nun, silente iru
Por tiun bonan malbonaĵon fari,
Per kiu via estos la insulo,
Kaj Kaliban’ al vi piedlekanto.

[79]

Stefano.

Donu al mi la manon. Mi eksentas en mi sangavidajn pensojn.

Trinkulo.

Ho, Reĝo Stefano! Nobelo, inda Stefano! Rigardu, kia vestejo tie estas por vi!

Kalibano.

Ne tuŝu la ĉifonojn, malsaĝulo!

Trinkulo.

Ho, ho! monstro, ni bone konas tion, el kiu konsistas ĉifonejo. Ho, Reĝo Stefano!

Stefano.

Trinkulo, tiun robon tuj demetu:
Per mia mano, nur mi ĝin posedos.

Trinkulo.

Ĝin havos l’ insulestra Via Moŝto.

Kalibano.

Azen’, ke akvoŝvelo vin dronigu
Mirantan je l’ falsaĵo! Kun mi venu.
Tuj ni mortigu lin. Se li vekiĝos,
De piedfingro ĝis krani’ je pinĉoj
Li turmentege kovros niajn haŭtojn,
Kaj igos nin hundbleki.

Stefano.

Ho, silentu,
Silentu, monstro. Ĉu la ŝnurlinio
Ĉi tiun jakon por mi ne intencas?
Ĝin tuj mi prenos, ĉar ĝi certe taŭgas.

Trinkulo.

Pravege, ŝnurlinie, nivelile!

[80]

Stefano.

Dankon al vi pro tia ŝerco: jen estas vesto pro ĝi: spriteco ne estos senpremia dum mi staros reĝo de tiu ĉi lando. Ŝnurlinie, nivelile ŝteli, estas bonega spritludo; jen estas alia vesto pro ĝi.

Trinkulo.

Venu, monstro, metu iom da gluo sur viajn fingrojn kaj forportu la ceterajn.

Kalibano.

Ne tuŝos ilin mi; ni tempon perdos;
Li bernikligos aŭ nin simiigos
Kun fruntoj bestaj, tre malsupreniĝaj.

Stefano.

Monstro, uzu viajn fingrojn: helpu nin por ke ni tion forportu tien, kie kuŝas mia barelo da vino, aŭ alie mi tuj forpelos vin el mia reĝlando. Vigle! portu tion ĉi.

Trinkulo.

Kaj ĉi tion.

Stefano.

Jes, kaj tion ĉi.

(Ĉasa bruego aŭdata. Alvenas diversaj hundformaj Spiritoj kiuj dispelas ilin ĉirkaŭe, incitataj de Prospero kaj Arielo).

Prospero (laŭte).

He! Monto, he!

Arielo (laŭte).

Arĝento! tien ĝi kuras, Arĝento!

Prospero.

Furio, Furio! tien! Tirano, tien! aŭdu, aŭdu!

[81]

(Kalibano, Stefano, kaj Trinkulo estas forpelitaj).

Al miaj koboldetoj tuj ordonu
Ke de l’ ŝtelistoj pinĉu ili haŭton,
L’ artikoj kaj la muskolaron premu
Per teruregaj streĉoj; ke makuloj
Tramarku ilin kiel leopardojn,
Aŭ eĉ sovaĝajn katojn.

Arielo.

Aŭdu blekojn!

Prospero.

Malŝpare ilin for de ĉie pelu.
En la nunhoro malamikoj miaj
Sin sentas tute sub la mia povo:
Finiĝos por mi laboregoj baldaŭ;
Spirito, vi tuj havos liberecon—
Dum nur mallonge sekvu kaj min servu.

(Foriras).


[82]

Akto V.

Sceno 1.Antaŭ la grotĉambro de Prospero.

(Venas Prospero magie vestita, kaj Arielo).

Prospero.

Nun mia plano venas al finiĝo.
Spiritoj magipove min obeis
Oportunege. Horo nun kioma?

Arielo.

La sesa proksimiĝas. Vi promesis
Ke tiam ĉesos nia laborado.

Prospero.

Promeson mian certe mi plenumos,
Ĉar bone vi min servis. Diru kien
La Reĝon kaj sekvantojn vi kondukis.

Arielo.

Sub l’ ombrodona via tiliaro,
Malliberuloj, kune ili staras
Terure timigitaj; en la stato
Por ilin puni de vi preparita,
Ne povas ili ŝanĝi ĝis vi volos.
La Reĝo, lia frato, kaj la via
Triope staras strange konsternitaj,
Dum la ceteraj ploras apud ili,—
Precipe l’ bona maljunul’ Gonzalo,
Sur kies blankan barbon larmoj falas
Simile al malvarmaj vintraj gutoj
De kana tegmentrando. Via povo
Ĉagrenas ilin nun interne tiel
Ke ilin vidi tuŝus vian koron.

[83]

Prospero.

Ĉu vi, spirito, tion vere pensas?

Arielo.

Min tuŝus tio se mi estus homa.

Prospero.

Min tuŝu ĝi do, ĉar mi homo estas.
Ĉu vi, aero nur, kompatas homojn,
Dum, similul’ ilia, mi ne sentos
Pli ol vi kompatema?—Kiel ili
Ĉu ĝojon, ĉu ĉagrenon mi ne havas?
Malbone kvankam ili kun mi agis,
Kaj vundis min profunde, mi forpelos
Koleron mian propran: grandanimo
Ol venĝo estas virto pli laŭdinda.
Pentantajn ilin povas mi pardoni,
Eĉ sen sulkiĝo. Iru, Arielo,
Kaj ilin liberigu. Magiaĵon
Tuj rompos mi, al ĉiu por redoni
Sentemon ĝustan.

Arielo.

Tuj mi iros, Mastro. (Foriras).

Prospero.

Koboldoj riveretaj kaj montetaj,
Lagamistetoj, arbarvizitistoj;
Vi, sur la sablo kiuj l’ ondon sekvas,
Kaj ride antaŭkuras for l’ alfluon;
Duonestaĵoj, kiuj sub la luno,
Elfaras la maldolĉajn herbrondaĵojn
Maĉeblajn tute ne de la ŝafino;
Vi, fungfaristoj, kiuj nokte ludas,
Kaj ĝoje aŭdas vespersonoradon—
Per vi, malfortaj kvankam estaĵetoj,
Tagmezan povis mi nubigi sunon,
Eĉ leviĝigi ventojn ribelantajn,
Eĉ verdan maron kun ĉielo blua
Interbatigi muĝe; mi fulmigis
[84]
Tra laŭtkrakanta tondro; fajre fendis
La Jupiteran kverkon per difulmo.
Mi skuis promontoran fundamenton,
Elradikigis cedron kaj pinarbon;
Eĉ tomboj vekis siajn endormantojn
Kaj malfermiĝis ilin por forsendi,
Per mira povo mia.—Sed nun ĉesu
La magiarto, de mi forĵurita;
Ĉar, poste iom da muziko dolĉa,
(Tuj de mi dezirata por ke baldaŭ
Pentuloj sentojn siajn ree havu)
Korege rompos mi bastonon mian
Kaj teren ĝin enfosos multajn futojn,
Kaj, pli profunde eĉ ol ajn sondilon,
La libron mi dronigos!

(Solena Muziko).

(Revenas Arielo; lin sekvas Alonzo kun freneza mieno, kune kun Gonzalo; Sebastiano kaj Antonio, sammaniere, kune kun Adriano kaj Francisko.—Ili ĉiuj enpaŝis la rondon, kiun Prospero estis antaŭpretiginta: tie ili staras magie senmovaj; tion vidante, Prospero parolas:)

Ari’ solena, taŭga kuracado,
Nun senutilan vian tutan cerbon
Rekonsciigu, en kranio via:
Cetere vi en magipovo staras.—
Gonzalo! virta, honorinda viro,
Okuloj miaj simpatie ploras
Kun viaj; falas de mi frataj larmoj . . .
—Magio nun rapide malaperos,
Kaj, kiel la maten’ svenigas nokton,
Iliaj sentoj la nebulan staton
Forigos tuj, kaj ree sin ekvekos.—
Gonzalo! bona vir’, savinto mia,
Subul’ al via Reĝo tre fidela,
Noblanimulo, estos viaj servoj
Pagitaj hejme, voĉe, kaj per agoj!
Alonzo, tre kruele vi agadis
Kun mi kaj kara infanino mia,
[85]
Kaj tiu via frato krime helpis,—
—Sebastian’ interne tion sentas—
Eĉ vi, ho frato! karno, sango mia,
Mortigis, ambicie, natursentojn,
Sebastianon puŝis al perfido . . .
—Duoble li pro tio nun suferas!—
La Reĝon ambaŭ vi mortigi volus . . .
Sed al vi mi pardonas, Antonio.
—Ilia komprenado ekrevenas:
Idealfluo sane replenigos
Pensrandon magiŝlime nun kovritan.
El ili tamen min neniu konus,
Eĉ se min ili vidus.—Arielo,
Alportu mian glavon kaj ĉapelon.

(Foriras Arielo).

Nun tute magiveston mi deprenu,
Kaj kiel dukon de Milan’ min montru.

(Al Arielo kiu revenas kaj helpas vesti lin).

Spirit’, rapidu! Vi tuj liberiĝos!

Arielo kantas:

Ĉe l’ abel’ kunsuĉos mi,
En primolo kuŝos ni,
Tie ni ripozos, dum
La strigo vokos en mallum’.
Sur vesperto rajdos mi
Post la somer’, gaje, ho!
Gaje tre! gaje, ho! vivos mi nun,
Sub arba flor’ varmigata de l’ sun’.
Gaje, ho! vivos mi, gaje tre, nun,
Varmigos min la brila sun’,
Sub arba floro mi vivos nun!

Prospero.

Ĉarmege! Al mi, Ariel’, vi mankos;
Sed vi libera estos aerido.
Ĉi tien de la Reĝa ŝip’ venigu
Ŝipestron kaj subestron ĉiam viglajn,
Maristojn ankaŭ sub ferdek’ dormantajn.
Tuj iru.

[86]

Arielo.

Mastro, mi l’ aeron glutos:
Eĉ antaŭ du pulsbatoj mi revenos.

(Foriras Arielo).

Gonzalo.

Turmento, peno, miro kaj mirego
Ĉi tie loĝas: ke ĉiela povo
Konduku nin el la insul’ terura!

Prospero.

La suferintan dukon de Milano,
Prosperon, nun rigardu, moŝta Reĝo!
Por pli ĉertigi ke vivanto princa
Al vi parolas, mi vin ĉirkaŭprenas:
Ĉar al vi kaj sekvantoj mi deziras
Bonvenon, kore!

Alonzo.

Ĉu Prosper’ vi estas,
Aŭ sorĉapero por min malinformi,
Ne povus nun mi diri: via pulso
Tre home batas certe: mi ekpensas
Ke, de l’ intervidiĝo nia lasta
Ĝis nun, posedas min frenezo ia. . . .
Ĉu ne postulas ĉio ĉi klarigon,
Rakonton strangan?—La dukecon vian
Forlasas mi, de vi nun peteganto!
Pardonu mian kulpon!—Sed, Prospero!
Ĉi tie kiel staras li—kaj vivas?

Prospero.

Unue, nobla maljunul’ Gonzalo,
Ke mi vin respektege ĉirkaŭprenu:
Honoro via estas netaksebla,
Eĉ senegala.

Gonzalo.

Ĉu ĉi tio estas?
Ĉu ne? Mi ne komprenas. . . .

[87]

Prospero.

Strangaĵecon
Insulnaskitan, vi ankoraŭ sentas;
Ĝi ne permesas al vi veron vidi.
Bonvenon koran al amikoj miaj!—

(Flanken al Sebastiano kaj Antonio).

Se tamen volus mi, kortega paro,
Malkaŝi perfidaĵon vian, vere
Sur vin sulkiĝus tuj la Reĝa brovo;
Sed mi silentos.

Sebastiano (flanken).

Li diable prava!

Prospero (al Antonio).

Vi, malbonulo, kiun frato’ nomi
Eĉ buŝon malpurigus, mi pardonas
Kulpegojn viajn tute, postulante
Ke al mi tuj duklandon vi redonu—
Sed tion nepre vi devige faros—

Alonzo.

Se estas vi Prosper’, al ni rakontu
Detale vian ĝis nun konserviĝon;
Klarigu tiun ĉi interrenkonton—
Ĉar de tri horoj nur, ni marirante
Suferis ŝippereon sur ŝtonbordo,
Kaj tie mi (kruela penso!) perdis
Karegan filon!

Prospero.

Tre mi vin kompatas!

Alonzo.

Neriparebla perdo! Pacienco
Kuraci ĝin ne povas.

Prospero.

Sed mi pensas
Ke vi ne tute petas ĝian helpon:
Al mi, por sama perdo, pacienco
Fariĝas kontenteco konsolanta.

[88]

Alonzo.

Ĉu vi ĵus dirus, “sama perdo”?

Prospero.

Sama,
Kaj ankaŭ tute nova. Elportebla
Por fari ĝin mi havas nur rimedojn
Ol viaj pli malfortajn, ĉar filinon
Ne antaŭ longe perdis mi.

Alonzo.

Filinon?
Ĉielo! kial, Reĝo kaj Reĝino,
En Neapolo nun ne estas ili?
Por okazigi tion, tre volonte,
Anstataŭ filo mia, sur marfundo
Mi kore enŝlimiĝus. Nu, filinon,
Ŝin kiam perdis vi?

Prospero.

En la Ventego,
Samtempe kiam vi la filon perdis.
Mi vidas ke tre miras vi, sinjoroj,
Pri tiu ĉi okaz’; vi preskaŭ dubas
L’ ateston de okuloj kaj oreloj;
Sed, kiel ajn vi provizore perdis
De l’ sentoj uzon, sciu nun ke certe
Prosper’ mi estas, mi la rajta duko,
Mi, kiu, forpelita el Milano
Atingis poste la insulon kies
Ĉefviro estas mi, sur kies bordo
Okazis via propra ŝippereo.
Sed tian ĉiutagan historion
Nek povus mi rakonti en kunsido,
Nek dum tagmanĝo. Nu! bonvenon, Reĝo,
Al la grotĉambro nur kortego mia.
Interne sekvantar’ nenia staras,
Ekstere ne subuloj: nun, rigardu!
Tuj, pro duklando kiun vi redonas,
Mi pagos vin per multa plibonaĵo:
Almenaŭ kontentigos vin la vido
Eĉ pli ol min duklando.

[89]

(La grotĉambro malfermiĝas kaj montras Ferdinandon kaj Mirandon ŝakludantajn).

Mirando.

Vi friponas,
Karulo—

Ferdinando.

Ne, amata koro mia,
Por tuta mond’ ne volus mi falsludi.

Mirando.

Falsludi povus vi, por dudek regnoj,
Eĉ tiam dirus mi ke vi bonludas.

Alonzo.

Se estas tio nur insulapero
Karegan filon mi dufoje perdos.

Sebastiano.

Mirakl’ altega!

Ferdinando.

Kvankam muĝas l’ ondoj,
Kompaton havis ili: mi neprave
Malbenis ilin.

(Genufleksas al Alonzo).

Alonzo.

Ke plenkoraj benoj
De ĝoja patro vin ĉirkaŭu tute:
Leviĝu. Kiel vi ĉi tien venis?

Mirando.

Ho! miro! kiom da kreitoj belaj
Nun staras tie ĉi! homaro nobla!
Belega, nova!

Prospero.

Nova por vi, kara.

[90]

Alonzo (al Ferdinando).

Ŝin, kiu kun vi ĵus interŝakludis,
Al mi konigu—kvankam reciproke
Nur estas vi trihoraj gekonatoj—
Ĉu estas ŝi diin’ nin disiginta
Por nin reunuigi?

Ferdinando.

Ne, sinjoro;
Mortema ŝi; sed, per nemorta Povo,
Ŝi mia estas, de mi elektita
En tempo, kiam nek de vi permeson
Mi peti povis, nek vin pensis viva;
Filino de Milana fama duko—
—Tre ofte jam lin aŭdis mi laŭdatan,
De mi, ĝis nun, lin tamen nekonatan—
De kiu novan vivon mi ricevis:
Per kara fianĉino li fariĝas
Nun dua patro mia.

Alonzo.

Patro ŝia
Fariĝas mi.—Sed kiel strange ŝajnas
Pardonon peti de l’ infano mia!

Prospero.

Sinjoro, haltu tie: ni ne ŝarĝu
Memoron nian per la malbonaĵo
Feliĉe nun pasinta.

Gonzalo.

Mi interne
Ĵus tiel ĝoje ploris, ke pli frue
Ne povis mi paroli . . . Dioj povaj!
Rigardu, benu per duobla krono
Geprincojn niajn! Ĉar vi markis vojon
Por la interrenkonto!

Alonzo.

Amen! Estu!

[91]

Gonzalo.

Ĉu el Milan’ Prospero forpeliĝis
Por ke l’ idaro lia reĝe sidu
Sur Neapola trono? Estu ĝojaj!
Plej ĝojaj kiel eble! Tion skribu
En orleteroj sur kolonoj daŭraj.
Vojaĝo mira! edzon en Tuniso
Akiris Klaribel’; per ŝippereo
Edzinon ŝia frato Ferdinando
Feliĉe trovis; eĉ Prosper’ duklandon,
Kaj ĉiu el ni sin mem—jam perditan—
En insulet’ retrovas.

Alonzo (al Ferdinando kaj Mirando).

Viajn manojn
Al mi nun donu: doloriĝu koro
Ne deziranta al vi ĝojon.

Gonzalo.

Amen!

(Revenas Arielo kun ŝipestro kaj subestro tute miregante sekvantaj lin).

Sinjoro! nun rigardu, el ni vivas
Pli multaj ol eĉ povus ni esperi!
Ĉu en la ŝipo mi ne antaŭdiris
Ke tia maltaŭgulo ne droniĝos
Se estas pendigilo apud bordo?
Marblasfemulo, tute vi silentas:
Ĉu landnovaĵon vi ne povas ĵuri?

Subestro.

Ke ni revidas Reĝon kaj sekvantojn,
Novaĵo la plej bona certe estas:
Nur tri sabloŝutiloj malpleniĝis
De l’ ŝipfendiĝo ĝis la nunminuto,
Sed, tute ŝnurarmita, nia ŝipo
Nun estas bele taŭga por mariri,
Kaj tia kia ĝi antaŭe estis.

[92]

Arielo (flanken al Prospero).

Sinjoro, mi plenumis tiun servon
Dum forestado mia.

Prospero (flanken al Arielo).

Mirestaĵo!

Alonzo.

Okazoj tiaj ne naturaj estas:
Eĉ ili pli kaj pli strangiĝas. Diru,
Ĉi tien kiel ambaŭ el vi venis?

Subestro.

Sinjoro, se mi nun ne malspritiĝos
Volonte al Vi mi sciigos tion . . .
Ni ĉiuj morte sentis nin dormemaj,
Kaj sub ferdek’ kuŝantaj . . . Bruegaĵo
Katena, bleka, muĝa, kaj kriega
El tiu loko nin terure vekis . . .
Liberaj tiam, ni mirege vidis
La reĝan, bonan, bravan ŝipon nian,
Ŝnuraĵigita kaj de nove taŭga.
Ŝipestro nia vigle, gaje kuris
Por ĝin rigardi—Sed, dum palpebrumo,
Nubiĝaj, sonĝe, ĉiujn ni forlasis . . .
Kaj tien ĉi veniĝis . . .

Arielo (flanken al Prospero).

Ĉu mi bone
Elfaris vian volon?

Prospero (flanken al Arielo).

Diligente!
Tuj estos vi libera!

Alonzo.

Labirinton
Similan viro ajn neniam paŝis;
Gvidil’ mirega, ol natur’ pli alta,
La tuton antaŭplanis. Orakolo
Nur povus ĝin klarigi.

[93]

Prospero.

Reĝa Moŝto,
Plu ne turmentu nun spiriton vian
Pri tiuj ĉi strangaĵoj . . . Libertempe.
Ne longe de nun, poste mi klarigos
Okazojn, kiujn eble vi aprobos:
Ĝis tiam, estu ĝoja, mi petegas.
(Flanken al Arielo) Spirito, venu: tuj nun liberigu
Eĉ Kalibanon kaj kunulojn liajn.

(Foriras Arielo).

Mi petas vin, ho Reĝo, kontentiĝu.
Ankoraŭ mankas kelke da sekvantoj,
Sed ilin vi kredeble ne memoras.

(Revenas Arielo enpuŝanta Kalibanon, Stefanon, kaj Trinkulon, kiuj portas la ŝtelitan vestaĵon).

Stefano.

Ĉiu homo elturniĝu por la ceteraj, kaj neniu estu singardema, ĉar ĉio estas nur ŝanco. Kuraĝe! monstregulo! kuraĝe!

Trinkulo.

Se kredindaj estas la spioniloj kiujn mi portas vizaĝe, jen estas bela vidaĵo!

Kalibano.

Setebos! estas jen spiritoj gloraj!
Kaj kiel bela estas mia mastro!
Mi timas ke li min severe punos.

Sebastiano.

Ha, ha! sinjoro mia, Antonio,
Objektoj tiaj, diru, kiaj estas?
Ĉu aĉeteblaj?

Antonio.

Ili? Kompreneble,
Ĉar unu estas fiŝo, kaj vendebla.

[94]

Prospero.

La montron de la trio bone notu,
Sinjoroj. Ĉu honestaj ili ŝajnas?
De tiu malbelulo la patrino
Potenca sorĉistino tiel estis,
Ke ŝi la lunon povis eĉ kontroli,
Alfluon kaj forfluon vole fari,
Eĉ kontraŭ la lunpovo—Nun, triope,
Vestaĵon tiun ili de mi ŝtelis—
La duondiablido min mortigi,
Per helpo de kunuloj, jam intencis;
Du el maltaŭganaro vi mem konas:
Ĉi tiu mallumaĵo estas mia.

Kalibano.

Min morte pinĉos li!

Alonzo.

Kelisto mia,
Ĉu li drinkema estas ne Stefano?

Sebastiano.

Ebria nun, li kie ŝtelis vinon?

Alonzo.

Trinkulo mem de vino ŝanceliĝas:
El kie prenis ili la likvoron
Maturiĝantan en la maltaŭguloj?
Peklaĵon tian kio kaŭzis? Diru!

Trinkulo.

De l’ tempo de mia lasta renkonto kun Vi, mi troviĝis en tia peklaĵo, ke kredeble ĝi neniam foriros el miaj ostoj: mi ne timos muŝovĝermiĝon!

Sebastiano.

Nu! kion vi diras, Stefano?

[95]

Stefano.

Ne tuŝu min! Mi jam ne estas Stefano, sed nur streĉego!

Prospero.

Vi volus esti Reĝo de l’ insulo?

Stefano.

Doloran Reĝon havus do l’ insulo.

Alonzo (montrante Kalibanon).

Strangaĵon tian mi ĝis nun ne vidis!

Prospero.

Malbonkonduta estas li, Sinjoro,
Eĉ tiel kiel estas li malbela—
Vi tri, tuj iru en grotĉambron mian
Kaj bele ĝin balau kaj ornamu,
Pardonon mian se vi gajni volas.

Kalibano.

Mi certe volas. En la estonteco
Pli saĝa tute estos mi, kaj penos
Pardonon de la mastro por ricevi.
Ho triobleduobla mi azeno!
Por dio mi trinkulon tian prenis
Kaj malspritulon mi adoris!

Prospero.

Iru!

Alonzo.

For de ĉi tie kaj pakaĵon portu
Al ĝia loko—

Sebastiano.

Kie ĝin vi ŝtelis.

(Foriras Kalibano, Stefano, kaj Trinkulo).

Prospero.

Nun, Via Reĝa Moŝto, kaj sekvantoj,
Bonvolu tuj akcepti la gastamon
[96]
De simpla groto, kie vi ripozos
Ĉi tiun noktodaŭron. Tre rapide
La tempon ni pasigos: mi rakontos
Al vi la mian vivon, de l’ momento
En kiu la insulon mi atingis.
Matene morgaŭ vin mi kunkondukos
En vian ŝipon, poste Neapolon,
Ĉefurbon kie mi esperas vidi
De niaj gekaruloj la edziĝon,
Kaj fine, en Milano mia, vivos
Min pretiĝante por la tombo.

Alonzo.

Vere,
Mi tre deziras aŭdi la rakonton
De viaj aventuroj en l’ insulo:
Tre stranga devus esti.

Prospero.

Vi ĝin aŭdos:
Mi ĉion diros; mi al vi promesas
Kvietajn ondojn, tre facilajn ventojn,
Eĉ tian marveturon ke vi trafos
Ŝiparon vian kvankam malproksiman—
(Al Arielo) Vi, Arielo, tion tuj elfaros,
Birdeto kara, tiam, liberiĝu!
Adiaŭ, Ariel’!—(Al Alonzo kaj aliaj) Kun mi nun venu!

(Ĉiuj foriras).


parolata de Prospero

Nun magio plu ne estas:
Sola mi malforta restas.
Dum tri horoj, estas vere
Ke vi agis ne severe
Kun mi, duko de Milano
Kiun timis Kalibano.
Kiam ĉiujn mi pardonis,
Al mi vi aprobon donis:
Spite je la uzurpulo
Me ne restos en l’ insulo.
Neapolon tuj nin sendu;
Ne prokrastu, ne atendu.
Kun remmanoj de aplaŭdo,
Ankaŭ kun voĉventa laŭdo,
Brave helpu nin elfari
Nian celon sen erari.
Se petanta mi eĉ pekos,
Mi pardonon en vi vekos.
Preĝu por ni, ho popolo!
Ke ĉi tie eĉ ne colo
De malamo sin vidigu,
Nin, gefratoj, liberigu.

1623-1903


Nubkronaj Turoj

Sesparta Kanto de R.J. Stevens

El “La Ventego”

Adagio ne troa.

[Listen] [MusicXML]

music
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lacoj solen-aj sankte-joj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo
kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda ter-globo kaj ĝi-a tuten-havo
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, Ne lasos ili strekon, ian strekon lasos ne!
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!

PIEDNOTOJ

[1] Angle: prickly broom or furze-covered land.

[2] Angle: “chanticleer.”

[3] Sebastiano rimarkas ke li pagis la garantiaĵon, ĉar li ĵus ridis.

[4] Tiun ĉi vorton Gonzalo diras por recertigi al Adriano ke Kartago estis Tuniso.

[5] Malnova monero, la okono da penco.

[6] Amen, por sufiĉe, en la Stefana pentrinda ĵargono.

[7] Aludo al la proverbo: Kiu manĝas kun la diablo, tiu bezonas longan kuleron.

[8] Kisu la libron = trinku el la botelo, laŭ Stefano.

[9] Kisu la libron = trinku el la botelo, laŭ Stefano.

[10] Kisu la libron = trinku el la botelo, laŭ Stefano.

[11] t.e., Trinkulon.

[12] t.e., Trinkulo.

[13] t.e., Prospero.

[14] Antikvuloj kredis ke pasioj loĝas en hepato.

Esperantists and others wishing to secure a copy of LA VENTEGO (Illustrated Art Edition) should remit, without delay, 2s. 7d. (3 fr. 30 c.; 2 mark 70 pf.; 1¼ roubles; 65 cents) to The Esperantist, 40, Outer Temple, London, W.C., England.

*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA VENTEGO DE SHAKESPEARE ***